Tardos
Tardos [tardoŝ] (iam Tardosbánya) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tata. Pli frue ĝis 1992 la oficiala loknomo estis Tardosbánya.
Bazaj informoj
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 2834
- Telefonprefikso: 34
Situo
La vilaĝo situas en valo de montaro Gerecse, laŭ traira flankovojo. Troviĝas Tatabánya 14, Tata 12 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1217 en formo Turdos. Apud la vilaĝo dum la historio eĉ la romianoj profitis la ŝtonminejon. Annkaŭ nun oni minadas ŝtonojn kaj marmorojn. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Slovakoj refondis ĝin post la turka erao. Okazis incendioj en 1870 kaj en 1904.
Vidindaĵoj
- baroka romkatolika Preĝejo de Mario Magdaleno (Tardos) de 1775
- baroka paroĥejo
Famulo
En Tardos naskiĝis historiisto Lajos Fekete (historiisto).