Lajos Fekete (historiisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Fekete
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1891 (1891-06-12)
en Tardos
Morto 16-an de majo 1969 (1969-05-16) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraOsmanida turkaturkapersaaraba
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo turkologist • arkivistohistoriisto • paleografo • universitata instruisto
vdr

Lajos FEKETE [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete Lajos estis hungara historiisto, arĥivisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1961).

Lajos Fekete [1] naskiĝis la 12-an de junio 1891 en Tardos. Li mortis la 16-an de majo 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Fekete frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1909-1914, poste li soldatiĝis. En 1915 en Przemyśl li iĝis militkaptito. En Siberio li lernis turke. En 1920 li hejmenvenis kaj plulernis en Budapeŝto kaj Vieno. En 1923 li eklaboris en Tutlanda Arkivejo de Budapeŝto. Baldaŭe li plulernis en Berlino. En 1929 li ekinstruis en Universitato Pázmány. Li okupiĝis precipe pri dokumentaro de Osmana Imperio, tial li laboris ankaŭ en Istanbulo kaj Ankaro. Li ricevis premion Kossuth en 1956, krome ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Türkische Schriften aus dem Archive des Palatins Nikolaus Esterházy, 1606–1645 (1932)
  • Budai török számadáskönyvek (1550–1580) (1962)
  • Budapest története a török korban (Historio de (nuna) Budapeŝto dum la turka erao) (1974)
  • Einführung in die persische Palëographie (1976)

Fontoj[redakti | redakti fonton]