Tariego de Cerrato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tariego de Cerrato
Tariego de Cerrato 01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34209 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 478  (2022) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 4° 29′ U (mapo)41.904444444444-4.48Koordinatoj: 41° 54′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 20,68 km² (2 068 ha) [+]
Situo de Tariego de Cerrato
Situo de Tariego de Cerrato

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Tariego de Cerrato [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tariego de Cerrato [taRJEgo dezeRAto] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 485 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 460 loĝantojn el la 1940-aj jaroj. Ĝi distas 14 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio limas norde kun Dueñas, sude kun Cevico de la Torre, nordoriente kun Hontoria de Cerrato kaj nordokcidente kun Venta de Baños.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Bronzepoko estis setlejo jam kiu poste estis romiigita. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej frua mencio estas de 917, en kiu la kastelo, servis de apogo al la proksima fortikaĵo de Dueñas por kontroli la pasadon tra la valo de la rivero Pisuerga. En 1127, estis senjoro de Tariego la grafo Pedro González de Lara. Poste, ĝi estis unu el kelkaj kasteloj donitaj kiel doto al Doña Eleonora fare de Alfonso la 8-a.

En 1217, mortis la juna reĝo Henriko la 1-a de Kastilio en Palencio. Lia tutoro, nome Álvaro Núñez de Lara, klopodis kaŝi la novaĵon kaŝante la kadavron en la kastelo de Tariego. Sciinte tion Berengela de Kastilio, fratino de Henriko la 1-a kaj heredantino de la krono, abdikis favore de sia filo Fernando la 3-a, kiu fine estis kronita kiel reĝo en Autillo de Campos. Álvaro Núñez ne agnoskis la novan reĝon, sed estis kaptita kaj devigita doni kelkajn fortikaĵojn al la Krono de Kastilio, inter kiuj tiu de Tariego.

Fernando la 4-a post la ribelo de la infantoj Johano kaj Alfonso de la Cerda, donis en 1300 al Palencio la senjorlandon de la urbo kaj la kastelo de Tariego, ĉar dum la konfliktoj ili tenis por la reĝo la fortikaĵo. En 1521, Tariego estis kaptita de la komunumanoj en la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon de Sankta Mikaelo, de gotika stilo.

Dum la Hispana Milito de Sendependigo, la urbo estis atakita foje ĉar la francoj konsideris ke oni apogis la gerilanojn kiuj estis atakintaj la liveradon de la Reĝa Vojo al Burgoso. Ili eĉ okazigis incendion en la preĝejo. Meze de la 19-a jarcento ankoraŭ videblis ruinoj, el kio nuntempe restas nenio, kaj same el la muregoj.

Ruinoj de la turo.

Dum la Dua Karlisma Milito, oni starigis turon por optika telegrafo óptico, dekomence ĉe la kastelo, sed poste oni konstatis, ke ĉe la deklivo Butrera estis pli alta punkto kaj oni elektis tiun. Tiu instalaĵo celis komuniki Eŭskion kun Madrido, kaj tio estis rimedo starigita kaj kontrolita de la armeo fidela al la reĝino Isabel la 2-a. Tiu turo komunikis kun la plej proksimaj turoj, nome de Villamediana kaj Dueñas. Ĝi aperas simbole en la blazono.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun rura turismo, kaj piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Mikaelo, la urba kerno, la ruino de la turo ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]