Saltu al enhavo

Tate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tate Gallery)
Tate
Tate
arta muzeo
eldonejo de malfermita aliro
kopirajta kolektivo
muzereto Redakti la valoron en Wikidata
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Civito de Vestminstro
Estiĝo 1897
Koordinatoj 51° 29′ 28″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)51.491-0.12700000000001Koordinatoj: 51° 29′ 28″ N, 0° 7′ 37″ U (mapo)
Tate (Granda Londono)
Tate (Granda Londono)
DEC
Situo de Tate
Map
Tate
Filioj Nacia Galerio de Brita Arto
Tate Modern
Tate Liverpool (en) Traduki
Tate St Ives (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retpaĝo http://www.tate.org.uk
vdr
La Tate Modern.

Tate estas la nacia muzeo de Britio koncerne britan modernan arton. Ĝi fakte konsistas el kvar apartaj artgalerioj tra Anglio : Tate Britain (malfermis en 1897 kiel la Nacia Galerio de Brita Arto), Tate Liverpool (1988), Tate St Ives (1993) kaj Tate Modern (2000). Ekzistas cetere la TTT-ejo Tate Online (1998).

Tate estis fondita en 1897 kiel la Nacia Galerio de Brita Arto (angle: National Gallery of British Art). Kiam ŝanĝis la rolo de la galerio por inkludi modernan arton, ĝi estis renomita "Galerio Tate", en la nomo de Henry Tate, kiu fondis la kolekton. La divido de la kolekto en kvar muzeojn okazis en la jaro 2000.