Tauber
Aspekto
Tauber | |
---|---|
la rivero ĉe Wertheim
| |
rivero • fluanta akvejo | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 130 km |
Fluo | |
Fonto | en la komunumo Rot am See |
- Alteco super marnivelo | 447 m |
Enfluejo | ĉe Wertheim en la riveron Majno |
- Alteco | 133 m |
Altecodiferenco | 313 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bad Mergentheim, Wertheim kaj pluraj urbetoj, inter kiuj Rothenburg ob der Tauber kaj Tauberbischofsheim mencias la riveran nomon |
La rivero Tauber situas en la federaciaj landoj Bavario kaj Baden-Virtembergo de Germanio, kiu en parto de sia vojo konsistigas la limon inter ambaŭ federaciaj landoj. Ĝi longas 130 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 59-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Bad Mergentheim, Wertheim kaj tra pluraj urbetoj, inter kiuj Rothenburg ob der Tauber kaj Tauberbischofsheim mencias la riveran nomon.