Bad Mergentheim

| Bad Mergentheim | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • kuracloko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
| Distrikto | Distrikto Main-Tauber | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07931 (precipe), 07930, 07932, 07937, 07938 (iuj urbopartoj) | |||||
| Poŝtkodo | 97980 | |||||
| Aŭtomobila kodo | TBB kaj MGH | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08128007 | |||||
| LOCODE | DE BME | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Udo Glatthaar (CDU) | |||||
| Adreso de la administrejo | Bahnhofplatz 1 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 24564 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 29′ N, 9° 46′ O (mapo)49.4908333333339.7730555555556Koordinatoj: 49° 29′ N, 9° 46′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 206 m | |||||
| Areo | 129,97 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.bad-mergentheim.de/ | |||||
Bad Mergentheim [Bat Mergenthajm] estas urbo kaj kuracloko en Germanio. Bad Mergentheim troveblas en la Tauber-valo en la nord-oriento de Baden-Virtembergo. Ĝi estas la plej granda urbo en la Main-Tauber-Kreis (distrikto Main-Tauber). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2 795 loĝantojn sur areo de 129,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 190 loĝantoj/km².
Ĝi konsistas el Bad Mergentheim-Urbo kaj 13 aliaj kvartaloj, nome Althausen, Apfelbach, Dainbach, Edelfingen, Hachtel, Herbsthausen, Löffelstelzen, Markelsheim, Neunkirchen, Rengershausen, Rot, Stuppach kaj Wachbach.
Salaj fontoj
[redakti | redakti fonton]La ŝafisto Franz Gehring malkovris en 1828 salan fonton, la nunan Wilhelmsquelle. Dum la sekvaj jaroj, oni boris aliajn fontojn, do nun ekzistas:
- Albertquelle
- Karlsquelle
- Paulsquelle
- Wilhelmsquelle
Pro tiuj fontoj, Mergentheim estis titolita "Bad" (t.e. kuracloko).
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1058 unua mencio kiel „Mergintaim“
- 1340 urbo
- 1526-1809 Mergentheim estis centro de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1826 salaj resanigantaj fontoj estis remalkovritaj
- 1926 titolita "Bad"
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]
Digne-les-Bains, Francio
Sainte-Marie-du-Mont, Francio
Isaŭa, Gubernio Iŭate, Japanio
Borgomanero, Italio
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
centra placo kun "ĝemelaj domoj", fone la katedralo Johano Baptisto -
ĉefa fontano kaj kuracloka domo en la parko -
vojo al la "duonluna dometo" en la kastela parko -
promena vojo en la kuracloka parko -
"ĝemelaj domoj" ĉe la centra placo -
kastela strato, fone la kastelo -
loka trabfaka domo -
ŝtuparo al la kastela muzeo pri la Germana Ordeno -
la kastela muzeo pri la Germana Ordeno
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Bad Mergentheim-Hachtel naskiĝis Ottmar Mergenthaler, inventinto de la kompostmaŝino Linotype.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo germane
- retejo de loka komerca lernejo Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de loka muzeo pri la Germana Ordeno
| ||||||



