Taylor Dent
Aspekto
| Taylor Dent | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 24-an de aprilo 1981 (45-jaraĝa) en Newport Beach |
| Loĝloko | Bradenton |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio Corona del Mar High School (en) Monte Vista High School (en) |
| Familio | |
| Patro | Phil Dent (en) |
| Patrino | Betty Ann Grubb Stuart (en) |
| Edz(in)o | Jennifer Hopkins (en) |
| Infanoj | 4 |
| Okupo | |
| Okupo | tenisisto (1998–) |
Taylor Dent estas usona tenisisto. Li naskiĝis la 24-an de aprilo 1981en Newport Beach, Kalifornio, do nun estas 45-jara. Ekde la jaro 1998 li estas tenisa profesiulo. Interalie li en 2006 kune kun la samlanda tenisistino Lisa Raymond gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.
Nun li vivas en Florido.

