Tbilisoba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tbilisoba 2012.

Tbilisoba (kartvele თბილისობა) estas ĉiujara oktobra festo kiu celebras la diversecon kaj historion de Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi unue okazis la 28-an de oktobro 1979 kaj poste fariĝis solida tradicio. Dum la festo okazas liberaeraj koncertoj de tradicia muziko, dancado kaj diversaj kulturaj eventoj, ĉefe en la Malnova Tbiliso, la historia parto de la urbo.

Preter la festado de la pasinto kaj nuntempo de la urbo, homoj de ĉiuj partoj de Kartvelio venas reprezenti sian regionon ĉe la rikoltofoiro Rtveli (kartvele : რთველი) [1][2]

La urba registaro ankaŭ aljuĝas la honoran civitanecon de Tbiliso en la kadro de Tbilisoba.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La festo estis kreita ĉe la iniciato de Eduard Shevardnadze, la iama Unua Sekretario de la Komunista Partio de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, por honori la ĉefurbon kaj kontraŭi la ĉeeston de religiaj eventoj kiel parto de lia programo supervenki "manifestadojn de naciismo" tra la enkonduko de novaj "socialismaj tradicioj".

La evento fariĝis festado de la 1500-jara historio de la urbo kaj havis la neintencitan efikon interesigi kartvelanojn pli intense por sia nacia historio.[4] La festo restis dormanta dum la socia krizo en la lando komence de la 1990-aj jaroj, sed rekomenciĝis en 1995. Poste ĝi okazis ĉiujare, kutime en la lasta duono de oktobro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tbilisoba Arkivigite je 2012-08-05 per Archive.today. Tbilisi Government Portal. Accessed February 10, 2012.
  2. Fruit, Churchkhela, and Lessons Learned at Tbilisoba 2008[rompita ligilo]. USAID Georgia. November 1, 2008. Accessed February 10, 2012.
  3. Tbilisoba 2012 – When Asia and Europe Meet Arkivigite je 2018-03-18 per la retarkivo Wayback Machine. Georgian Journal. 11 October, 2012.
  4. Jones, Stephen F., "Old Ghosts and New Chains: Ethnicity and Memory in the Georgian Republic", p. 160. Watson, Rubie (ed., 1999), Memory, History and Opposition Under State Socialism. School of American Research Press, Santa Fe, (ISBN 0-933452-86-1).

Tiu ĉii artikolo estas traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedia versio je la 16-a de marto 2018.