Teama sprinto (biciklado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teama sprinto)
Tiu ĉi artikolo temas pri la fako teama sprinto de traka biciklado. Samnoma fako ankaŭ ekzistas pri skikurado.
Sprinto de teamo Cofidis

La teama sprinto (ĝis la jaro 2001 nomita „Olimpia sprinto“) estas fako de traka biciklado. En la fako po tri biciklistoj kune startintaj konsistigas teamon: la plej rapida teamano post unua rondiro forlasas la trakan biciklan konkursejon, la post plia rondiro pli rapida el la du restintaj teamanoj same forlasas la konkursejon, tiel ke nur unu teamano restas kaj finkonkuras: En ĉiu konkurso startas du teamoj, kaj la startejoj de la du teamoj estas kontraŭaj lokoj de la rondiro. Dekomence ĉiuj konkursantoj veturas per maksimuma rapideco. Kutime la teamanoj antaŭe interkonsentas kiu el ili venku la unuan rondiron kaj kiu la duan, tiel ke la fina teamano malgraŭ la ĝenerale alta rapideco povas ŝpari iom da siaj energirezervoj ĝis la tria, decida rondiro, veturante en "ventoombro" tuj post alia teamano. Origine la konkurso estis nur por viroj, nur ekde la jaro 2007 ĝi ankaŭ ekzistas por teamoj de - tamen nur du - virinoj.

Rezultoj de la konkursoj de teama sprinto en Mondaj Ĉampionumoj de Biciklado[redakti | redakti fonton]

Viroj[redakti | redakti fonton]

jaro oro arĝento bronzo
1995 Germanio Jan van Eijden, Michael Hübner, Jens Fiedler Francio Benoît Vetu, Florian Rousseau, Hervé Thuet Usono Marty Nothstein, Erin Hartwell, William Clay
1996 Aŭstralio Darryn Hill, Shane Kelly, Gary Neiwand Germanio Michael Hübner, Jens Fiedler, Sören Lausberg Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Hervé Thuet
1997 Francio Vincent Le Quellec, Florian Rousseau, Arnaud Tournant Germanio Sören Lausberg, Eyk Pokorny, Jan van Eijden Aŭstralio Danny Day, Shane Kelly, Sean Eadie
1998 Francio Vincent Le Quellec, Florian Rousseau, Arnaud Tournant Aŭstralio Danny Day, Shane Kelly, Graham Sharman Germanio Sören Lausberg, Stefan Nimke, Eyk Pokorny
1999 Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason Queally Germanio Sören Lausberg, Stefan Nimke, Eyk Pokorny
2000 Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason Queally Hispanio José Antonio Villanueva, José Antonio Escuredo, Salvador Meliá
2001 Francio Laurent Gané, Florian Rousseau, Arnaud Tournant Aŭstralio Jobie Dajka, Ryan Bayley, Sean Eadie Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jason Queally
2002 Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Jamie Staff, Chris Hoy, Craig MacLean Aŭstralio Jobie Dajka, Ryan Bayley, Sean Eadie Germanio Jens Fiedler, Sören Lausberg, Carsten Bergemann
2003 Germanio Carsten Bergemann, René Wolff, Jens Fiedler Francio Laurent Gané, Mickaël Bourgain, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Craig MacLean, Chris Hoy, Jamie Staff
2004 Francio Mickaël Bourgain, Laurent Gané, Arnaud Tournant Hispanio José Antonio Escuredo, Salvador Meliá, José Antonio Villanueva Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Craig MacLean, Chris Hoy, Jamie Staff
2005 Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Jason Queally, Jamie Staff Nederlando Theo Bos, Teun Mulder, Tim Veldt Germanio Matthias John, René Wolff, Stefan Nimke
2006 Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Jamie Staff Aŭstralio Ryan Bayley, Shane Kelly, Shane Perkins
2007 Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Chris Hoy, Craig MacLean, Ross Edgar Germanio Robert Förstemann, Stefan Nimke, Maximilian Levy
2008 Francio Grégory Baugé, Kévin Sireau, Arnaud Tournant Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Ross Edgar, Chris Hoy, Jamie Staff Nederlando Theo Bos, Teun Mulder, Tim Veldt
2009 Francio Grégory Baugé, Mickaël Bourgain, Kévin Sireau Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Matthew Crampton, Jason Kenny, Jamie Staff Germanio René Enders, Robert Förstemann, Stefan Nimke
2010 Germanio Robert Förstemann, Maximilian Levy, Stefan Nimke Francio Grégory Baugé, Michaël D’Almeida, Kévin Sireau Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Ross Edgar, Chris Hoy, Jason Kenny
2011 [1] Germanio René Enders, Maximilian Levy, Stefan Nimke Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Matthew Crampton, Chris Hoy, Jason Kenny Aŭstralio Daniel Ellis, Matthew Glaetzer, Jason Niblett
2012 Aŭstralio Shane Perkins, Scott Sunderland, Matthew Glaetzer Francio Grégory Baugé, Kévin Sireau, Michaël D’Almeida Nov-Zelando Ethan Mitchell, Sam Webster, Edward Dawkins

Virinoj[redakti | redakti fonton]

jaro oro arĝento bronzo
2007 Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze Reade Nederlando Yvonne Hijgenaar, Willy Kanis Aŭstralio Kristine Bayley, Anna Meares
2008 Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze Reade Popola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie (pinjine Jinjie), Ĵeng (pinj. Zheng) Lulu Germanio Dana Glöß, Miriam Welte
2009 Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna Meares Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Shanaze Reade Litovio Gintarė Gaivenytė, Simona Krupeckaitė
2010 Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna Meares Popola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Ĵeng Lulu Litovio Gintarė Gaivenytė, Simona Krupeckaitė
2011 Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna Meares Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Victoria Pendleton, Jessica Varnish Popola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Guo Ŝuang (pinjine Guo Shuang)
2012 Germanio Kristina Vogel, Miriam Welte Aŭstralio Kaarle McCulloch, Anna Meares Popola Respubliko Ĉinio Gong Ĝinĝie, Guo Ŝuang

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Post kiam la franca teamo en januaro 2012 malricevis la oran medalon, ĉar la biciklisto Grégory Baugé malobeis la regulojn pri anonco de anoncendaj drogoj, la sekvaj teamoj avancis po unu opzicion. Vidu ekzemple la jenan germanlingvan artikolon de la gazeto Süddeutsche Zeitung el Munkeno