Teatro István Örkény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro István-Örkény
Örkény István Színház
Teatro
Enirejo de Teatro István Örkény
Enirejo de Teatro István Örkény
Enirejo de Teatro István Örkény
theatre company [+]

LandoHungario

UrboBudapeŝto

Koordinatoj47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)47.49731119.056829Koordinatoj: 47° 29′ 50″ N, 19° 3′ 25″ O (mapo)
Poŝtkodo1075 [+]

Malfermo1940
Rekonstruo1982

Geografia lokigo sur la mapo : Hungario

Teatro István Örkény (Hungario)
Teatro István Örkény (Hungario)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Budapeŝto

Teatro István Örkény (Budapeŝto)
Teatro István Örkény (Budapeŝto)
DEC
Map
Teatro István-Örkény

Vikimedia Komunejo:  Örkény Theatre [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Teatro István Örkény (origine hungare Örkény István Színház) estas malgranda teatro en Budapeŝto. La nomdonanto István Örkény estis verkisto, teatra dramaturgo.

La loĝdomego, kie funkcias Teatro István Örkény (la teatro mem ne estas videbla el tiu vido)

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis domo, kiu estis malkonstruita en 1928. Laŭ planado de Gyula Wälder (arkitekto) estis konstruita impona domego (nun jam historia monumento) kun loĝejoj kaj kinejo ekde 1937. Arkitekto de la kinejo estis Gedeon Gerlóczy, post la konstruado oni aĉetis la kinejon, kaj interne ekde 1940 teatro ekfunkciis. Dum la nazia erao la trupo tuj estis malpermesita, poste oni kreis nazian teatron. Post la 2-a mondmilito la teatro estis apartenaĵo de la Teatra Akademio. En 1947 la nova posedanto estis la ŝtato mem, kiel Ŝtata Teatro Madách. En 1949 la Nacia Teatro (Budapeŝto) luis la teatrejon. En la fruaj 1950-aj jaroj la teatro estis centro de la "Vilaĝteatro", kio signifis tion, ke per aŭtobusoj la aktoroj vojaĝis al vilaĝoj kaj urbetoj, kie ili prezentis spektaklojn. En 1954 la Vilaĝteatro trovis novan lokon, la pli frue teatro iĝis longe filia teatro de Teatro Madách. En 2004 la teatro prenis la nomon István Örkény. En 2009 la teatro plene memstariĝis.

Teatrestroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj aktoroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]