Saltu al enhavo

Nóra Diána Takács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nóra Diána Takács
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1981 (1981-04-26) (43-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–2007) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Nóra Diána Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Nóra Diána estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Nóra Diána Takács[1][2] naskiĝis la 26-an de aprilo 1981 en Debrecen.

Nóra Diána Takács en 2013

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Nóra Diána Takács estis edukita en Hajdúhadház, kie ŝi frekventis bazlernejon. Ŝi maturiĝis en gimnazio en Debrecen, poste ŝia anonco al Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) sukcesis nur post 5 jaroj. Ĝis tiam ŝi studis en aktorstudio de Nova Teatro (Budapeŝto). Ŝi akiris diplomon en 2007 (en la universitato), ŝiaj ĉefaj instruistoj estis Tamás Ascher kaj Eszter Novák. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro István Örkény, pli malofte ŝi havis rolojn ankaŭ en alia teatro. Ŝi ricevis premiojn en 2015 kaj 2019.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Egyszer élünk (2000) - knabino
  • Kaméleon (2008) - Katalin
  • Liza, a rókatündér (2015) - sekretariino
  • Összezárva (mallonga filmo, 2020) - edzino de Zsolt
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Pamela Adlon, Rebecca Gayheart[3]

Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Könyveskép (serio, 2001) - kolegino
  • Ki-be tawaret (2011) – Ági
  • Bátrak földje (serio, 2020) - Mariska Vető

Referencoj

[redakti | redakti fonton]