Eszter Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Novák
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1964 (1964-09-14) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Madách Imre High School • Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Ferenc Novák
Patrino Jolán Foltin
Frat(in)o Péter Novák
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Eszter NOVÁK [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Eszter estas hungara reĝisoro, altlerneja instruisto. Ŝia patrino estis Jolán Foltin, ŝia patro estis Ferenc Novák.

Eszter Novák [1] naskiĝis la 14-an de septembro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Novák frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris estetikan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989 kaj reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1995. Inter 1994 kaj 1998 ŝi estis reĝisoro de Nova Teatro (Budapeŝto), inter 1995–1997 ŝi estis ankaŭ asistanto de Gábor Székely (reĝisoro) en la menciita altlernejo. Ekde 1998 ŝi estis jam ĉefreĝisoro (ekzemple en teatro de Tatabánya (2000–2010)). Inter 1999–2001 ŝi instruis en Teatroarta Universitato Sekcio Szentgyörgyi István. Ekde 2003 ŝi denove instruas en jam altrangigita Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), en 2010 ŝi estis nomumita docento. Ŝi estas ankaŭ arta gvidanto de Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 2001–2011.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vándorjelek (2002)
  • Szabó úr (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]