Ferenc Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Novák
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1931 (1931-03-27) (93-jaraĝa)
en Aiud
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Jolán Foltin
Infanoj Eszter NovákPéter Novák
Okupo
Okupo koreografo • reĝisoro • etnografo
vdr

NOVÁK Ferenc [pr. nova:k] estas hungara koreografo naskiĝinta en Aiud la 27-an de marto 1931. Liaj gefiloj estis Eszter Novák kaj Péter Novák.

Lia kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Novák finis la fakon pri etnografio en ELTE, pli poste li finis ankaŭ la fakon pri koreografio en la aktorakademio. Inter 1954 kaj 1987 li gvidis la Dancensemblon Bihari János. Ekde 1964 ĝis 1975 li gvidis la dancistaron de la Honvéd Művészegyüttes, en jaroj 1977–1983 Novák estis koreografia reĝisoro de la Internacia Folklora Dancteatro de Amsterdamo. Ekde 1983 li gvidis la Artensemblon Honvéd. Lia edzino estas Jolán Foltin, kiu naskis filon kaj filinon.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth-premio (1993),
  • Meritartisto (1985).

El liaj koreografaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Várj reám!;
  • Tisza-háti csárdás;
  • Aska és a farkas;
  • Kőműves Kelemen;
  • Ninive;
  • Passió;
  • Magyar Elektra;
  • A helység kalapácsa;
  • Csíksomlyói passió;
  • István, a király;

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Spektakloj pluaj [1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Színházművészeti Lexikon