Eszter Bánfalvi
Eszter Bánfalvi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1979 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2003–2007) |
Familio | |
Amkunulo | Barna Bányai Kelemen |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Eszter Bánfalvi [ester bAnfalvi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bánfalvi Eszter estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Eszter Bánfalvi[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1979 en Budapeŝto
Biografio
[redakti | redakti fonton]Eszter Bánfalvi maturiĝis en Usono en 1996, post 3 jaroj ankaŭ en gimnazio en sia naskiĝurbo, Ŝi lernis ankaŭ muzikon kaj kantoteknikon, libertempe ŝi estis ankaŭ sportisto en pluraj branĉoj. Ŝia anonco en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) ne estis akceptita, tial ŝi studis en studio de Nova Teatro (Budapeŝto). Tamen en 2007 ŝi akiris muzikaktoran diplomon en la menciita universitato. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Ascher kaj Eszter Novák. Inter 2008-2013 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), poste de Teatro Weöres Sándor, pli poste ŝi ne ligiĝas al teatra trupo. Ŝia vivkunulo estas Barna Bányai Kelemen, ŝi naskis filon en 2018.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Jessica
- La Dresado de la Megero - titolrolo
- Endre Fejes-Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (teatra versio) - vendistino; dancistino
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - Solveig
- Sándor Weöres: Holdbeli csónakos - reĝino Helena
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hamvadó cigarettavég (2001)
- Könyveskép (televizia filmo, 2007)
- Isztambul (2011)
- Apatigris (televizia filmo, 2021)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Nikki Reed, Scarlett Johansson, Mila Kunis, Lise Schreiber [1]