Tebaido (Egipto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la fina Romia Diocezo de Egiptio, kun Tebaido sude.

Tebaido, regiono de la antikva Alta Egiptio kun ĉefa proksima urbo nome Tebo, dum helenisma epoko estis estrata de epistratego kaj ĝuste en tiu tempo, nome ekde la 3-a jarcento p. K. ĝia dezerta regiono havigis medion taŭgan al la aspiroj de kristanaj ekmonaĥiĝantoj: en ĝi naskiĝis kaj floris la anakoreta vivo de la kristana mondo, poste imitita de la eŭropa kristanismo.

Se la famaj monaĥoj kiel Sankta Paŭlo el Tebo kaj Sankta Antono dekomence preskaŭ ermite kaj izolite travivis en la dezerto, ili mem kaj precipe la sekvuloj emis grupiĝi por formi tion kio poste en Okcidento estos nomata «monaĥejo». Fakte. Sankta Pakomio, en ĉirkaŭ 322, establis ermitejon karakterizitan per komuneca vivo: post tio la cenobita (kumuneca) vivo disvastiĝis eĉ for de la Tebaida dezerto, entreprene de la sama Pakomio kaj de lia fratino.

De tiam la religia, kaj socia kaj foje politika, vivo ricevis gravan kulturan influon de la monaĥa proksimeco.

Hodiaŭ la voĉo Tebaido daŭrigas, en la komuna lingvaĵo ĉe diversa eŭropaj lingvoj, signifi antonomazie lokon ermitan, silentan kaj neperturbatan de la frenezo de la homa aktivado. Pli specife, en kristana aŭ alireligia medio, la voĉo signifas lokon taŭgan por mediti kaj unuiĝi al Dio.

Voĉoj konsulteblaj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]