Tekirdağ
Tekirdağ (greke Ῥαίδεστος / Raidestos aŭ Ῥαίδεστον / Raideston, latine Rhaedestus aŭ Raedestum, hungare Rodostó, bulgare Родосто / Rodosto) estas urbo en Turkio sur bordo de la Marmora Maro. En 1990 ĝi havis 80 207 loĝantojn. Ĝian aktualan nomon ĝi ricevis en 1923. La urbo estas la administra centro de samnoma provinco.
En aŭgusto 2007 oni inaŭguris la skulptaĵon pri Ibrahim Müteferrika (Kluĵo, ĉirkaŭ 1670- Konstantinopolo, 1745), la unua libropresisto de Turkio.
- Koordinatoj: 40° 59′ N 27° 31′ O / 40.983 °N, 27.517 °O (mapo)Koordinatoj: 40° 59′ N 27° 31′ O / 40.983 °N, 27.517 °O (mapo)
Ĝemelurbo
Gravaj personoj
- Mihály Csáky, grafo (n. la 29-an de oktobro 1676, m. la 7-an de decembro 1757 en Rodosto): hungara grandbienulo, kuruca generalo.
- Namik Kemal (n. la 21-an de decembro 1840, m. la 2-an de decembro 1888 en Sakiz Adasi): poeto, tradukisto, ĵurnalisto.
- Henri Verneuil (Aĥod Malakian) (n. la 15-an de oktobro 1920 en Rodosto, m. la 11-an de januaro 2002 en Bagnolet): franca reĝisoro kaj scenaristo de armena deveno.
- Serdar Kulbilge (n. la 7-a de julio 1980): futbalisto en pozicio de golulo.
- Kelemen Mikes: hungara verkisto, postmorta honora civitano de la urbo 2012.
- Francisko Rákóczi la 2-a
- hungara militestro Antal Esterházy.
Vidindaĵoj
- Rakoczy-muzeo [1].
- Rustem paŝao-moskeo.
- Skulptaĵo pri Ibrahim Müteferrika.
- Statuo de la poeto Namik Kemal.