Tekla Dömötör

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tekla Dömötör
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1914 (1914-01-13)
en Budapeŝto
Morto 16-an de novembro 1987 (1987-11-16) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Aladár Dobrovits
Infano Dorottya Császárné Dobrovits
Okupo
Okupo akademiulo • etnografo • etnologo • folkloristo • universitata instruisto • historiisto
vdr

Tekla Dömötör, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dömötör Tekla estis hungara etnografo, folkloristo, teatrohistoriisto, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Dobrovits Aladárné [dobroviĉ].

Tekla Dömötör[1] naskiĝis la  13-an de januaro 1914(nun 1914-01-13) en Budapeŝto, li mortis la 16-an de novembro 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tekla Dömötör akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1936, en la sekva jaro ŝi ankaŭ doktoriĝis, fine ŝi pluldernis en Sorbonne. Post la diplomo ŝi estis oficisto ĉirkaŭ jaron en fabriko, poste dum la 2-a mondmilito ŝi tradukadis. Inter 1946-1952 ŝi laboris en biblioteko. En la universitato ŝi estis lektoro (1953–1969), docento (1969–1973), profesoro (1973-1984), ankaŭ katedrestro inter 1973-1981. Inter 1958 kaj 1966 ŝi havis postenon ankaŭ en teatrohistoria instituto. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1961 kaj doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi pensiuliĝis en 1984. Ŝia edzo estis Aladár Dobrovits inter 1937–1963, dum ŝi naskis 2 filinojn en 1941 kaj 1947. Ŝi ricevis plurajn premiojn en la 1980-aj jaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A passiójáték. Összehasonlító tanulmány a német irodalom köréből. (ankaŭ disertaĵo, 1936)
  • Állatalakoskodások a magyar népszokásokban. (1940)
  • Ludus in cunabilis Christi. (1949)
  • Népies színjátszó hagyományaink és az iskoladráma. (1953)
  • Regélő hétfő. (1958, angle en la sekva jaro)
  • Naptári ünnepek – népi színjátszás. (monografio, 1964, 3-a eldono: 1983)
  • A népszokások költészete. (monografio kaj disertaĵo, 1974, 2-a eldono: 1983)
  • A magyar nép hiedelemvilága. (monografio, 1981, 2-a eldono: 1982, ankaŭ germane kaj angle)
  • A magyar néphitkutatás története és főbb kérdései. (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]