Teklafalu
Teklafalu, kroate Dekla estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár.
Bazaj informoj
- Areo: 17 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 7973
- Telefonprefikso: 73
Situo
Teklafalu situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Villány-Barcs funkcianta ĝis 2007. Sellye troviĝas 15, Szigetvár 16, Barcs 26, Szentlőrinc 28 km-ojn.
Historio
Ĝis 1839 nur farmo troviĝis tie. Tiam binestro László Cindery venigis germanojn el Tolna por kultivi tabakon. La komunumo nomiĝis pri edzino de Cindery: "Tekla". En 1910 vivis en Teklafalu 815 homoj, (542 hungaroj, 273 germanoj). Antaŭ la 1-a mondmilito la fervojo ekfunkciis, sed uzebla vojo konstruiĝis nur en 1929. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Parto de la germaneco deportiĝis al Germanio en 1946 kaj alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Tekla el la 20-a jarcento