Esperanta Teknika Medicina Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Teknika Medicina Vortaro)
ekstera kovrilo
interna titolpaĝo


Esperanta Teknika Medicina Vortaro. Verkis Maurice Briquet. Bruxelles: Internacia Medicina Revuo, 1932, [2], 359 p. 16x11 cm (presejo Imprimerie Médicale et Scientifique, S.A., Bruxelles)

Ĝi enhavas 3675 radikojn kun difinoj en Esperanto, kun derivaĵoj kaj kelkaj tradukoj en la lingvoj latina, angla, franca, germana, itala kaj hispana. De 1926 Briquet regule publikigis la terminojn en Internacia Medicina Revuo, tiel ke diskuto pri ili inter medicinaj fakuloj eblis, antaŭ ili estis kunigitaj libroforme.

Ĝia terminara materialo poste eniris en la modernan terminaron "Esperanta Medicina Vortaro" de Josef Hradil (precipa kompilinto), 1979.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]