Teknika desegnado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teknika desegnaĵo

Teknika desegnado estas formo de grafika komunikado. Ĉi tia desegnado estas uzata en la transformado de ideo en fizikan formon. La procezo de kreado de teknika desegnado estas nomata desegnado aŭ teknika desegnado. Personon kiu faras tian desegnadon oni nomas desegnisto. En iuj lokoj ĉi tiu persono povas esti nomata desegnada teknikisto, desegnpersono, aŭ desegnulo. Teknika desegnado malsamas de ordinara desegnado per kiel ĝi estas interpretita. Ordinara desegnado povas havi multajn celojn kaj signifojn, dum teknika desegnado estas intencita nur por koncize kaj klare komuniki ĉiujn bezonatajn specifojn por kreado de objekto aŭ objektoj.

Nun, maŝina aŭ aŭtomata desednado polulariĝis en multaj partoj de la mondo. Komputile Asistita Desegnado (CAD) multe helpis al tia desegnado. Diversaj komputilaj programoj, ofte nomataj per CAD kiel prefikso aŭ sufikso (kiel AutoCAD), uziĝas por produkti teknikajn desegnadojn en diversaj fakoj kiel arkitekturo, elektroniko kaj mekaniko. Tian desegnadon oni povas nomi komputila aŭ perkomputila desegnado disde mana aŭ permana desegnado.