Teledyne Technologies

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Teledyne Technologies
negoco • konglomerita firmao • publika kompanio vd
Dum 1960 - nekonata/nuntempe
Jura formo konglomerita firmao
Fondintoj Henry Earl Singleton • George Kozmetsky vd
Sidejo Thousand Oaks
Lando Usono
Agokampo programaro
filiaj kompanioj Teledyne Technologies (Canada) • Teledyne Technologies (Australia) • Teledyne Ryan vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Teledyne Technologies Inc. estas industria konzerno kies ĉefsidejo situas en Usono sed kiu ankaŭ inkluzivas filiojn tra la mondo. Ĝi estis fondita en 1960 kiel Teledyne, Inc., de Henry Singleton kaj George Kozmetsky.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teledyne estis komence parto de Allegheny Technologies sed estis disigita de ĝi tiel ke ĉi-lasta povis koncentriĝi pri sia kernkomerco en la kampoj de ŝtalo kaj rara metalproduktado [1].

En 1968, Teledyne aĉetis Ryan Aeronautical por 128 milionoj USD, kaj jaron poste Ryan Aeronautical iĝis tute posedata filio de Teledyne.

Iam, Teledyne traktis diversajn kampojn kiel ekzemple asekuro, dentalaj aparatoj (Teledyne Waterpik), kaj aeronaŭtiko. Ĉiuj tri entreprenoj poste disiĝis de ĝi: la unua kiel Unitrin Corporation, la dua kiel Waterpik Corporation, kaj la lasta (kiu kutimis esti la sendependa Ryan Aeronautical), estis aĉetita fare de Northrop Grumman en 1999.

Aktuale en 2007, la filioj de Teledyne estas plejparte engaĝitaj pri la produktado de diversaj komponentoj en la kampo de elektroniko kaj aeronaŭtiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]