Tella Atlaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tella Atlaso
montara sistemo
supermara alteco

2 308 m

Geografia situo 36° 0′ N, 2° 0′ O (mapo)362Koordinatoj: 36° 0′ N, 2° 0′ O (mapo) f4
Tella Atlaso (Alĝerio)
Tella Atlaso (Alĝerio)
DEC
Tella Atlaso
Tella Atlaso
Situo de Tella Atlaso
Map
Tella Atlaso
vdr
Loko de Tella Atlaso en la centro de Atlasa Montaro en Nordafriko.

Tella AtlasoTela Atlaso (arabe الاطلس التلي) estas montarĉeno ĉirkaŭ 1500 km longa, kiu apartenas al la Atlasa Montaro de Nordafriko, etende el Maroko, tra Alĝerio al Tunizio. Ĝi etendas ĉefe en Alĝerio pli paralele kaj proksime al ties marbordo kontraste kun la aliaj sistemoj de Atlasoj kiaj la Sahara Atlaso (pli sude), la Alta Atlaso (en Maroko, pli sudokcidente) aŭ Aurés (en Tunizio, pli oriente.)

Montoj[redakti | redakti fonton]

La montaroj de tiu sistemo havas averaĝajn altaĵojn de ĉirkaŭ 1500 m kaj formas naturan barieron inter la Mediteraneo kaj la Saharo. Ties plej alta montopinto estas la 2308 m alta Lalla Ĥediĝa en la Montaro Ĝurĝuro.[1]

ĜurĝuroĜurĝura Montaro (arabe جبال جرجرة, Jabal Jurjura; Berbere Adrar n Jerjer) estas montaro de Tella Atlaso, nome parto de la Atlasa Montaro. Ĝi estas situanta en Kabilio, Alĝerio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Kelkaj grandaj urboj kiaj la ĉefurbo de Alĝerio nome Alĝero, kun ~1,500,000 loĝantoj (2005) kaj Orano kun ~770,000 loĝantoj (2005) kuŝas ĉe la bazo de Tella Atlaso. La alĝeria urbo Konstantino kun proksimume 505,000 loĝantoj (2005) kuŝas 80 km interne kaj rekte en la montaro ĉe 650 metroj alte. Nombraj pli malgrandaj urboj kaj vilaĝoj estas situaj ene de Tell; por ekzemplo, Ĉiffa en la Ĉiffa gorĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mamdouh Shahin, Water resources and hydrometeorology of the Arab region, 2007 ISBN 978-1-4020-5414-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]