Ĉi tiu artikolo temas pri visigota reĝo Teodoriko la 2-a, germane Theoderich, france Théodoric (mortis 466). Ne konfuzu kun franka reĝo similnoma, germane Theuderich, france Thierry (mortis 613). Por aliaj signifoj vidu la artikolon Teodoriko.
Teodoriko la 2-a estis 8-a reĝo de Regno Visigota ekde 453 ĝis 466. Li mortigis sian pli aĝan fraton Turismundo por iĝi reĝo. Dum lia reĝado romia imperiestroMajoriano komencis la militon kontraŭ Regno Visigota kaj retretigis visigotojn en Aquitania. Tamen en 461 Majoriano estis mortigita kaj Teodoriko rericevis Septimania kaj reinvadis Hispanion. En 466 Teodoriko estis mortigita de sia frato Eŭriko.