Teodoro Ciresola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teodoro Ciresola
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1899 (1899-05-07)
en Villafranca di Verona
Morto 20-an de januaro 1978 (1978-01-20) (78-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Pavio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teodoro CIRESOLA (naskiĝinta la 7-an de majo 1899 en Villafranca di Verona, mortinta la 20-an de januaro 1978 en Milano) estis itala filologo, pedagogo kaj verkisto latinlingva.

meze la latinisto Reginald Foster, dekstre sidanta estas Ciresola, dum la Capitolinum-konkurso en 1972

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante de modesta origino li devis soldati en la Unua mondmilito. Poste li povis elstaruli en la klasikaj lingvoj studante ĉe la Nicola-Mazza-instituto. Ĉe la Reĝa liceo Scipione Maffei li trapasis la abiturientan ekzamenon. En julio 1920 li bakalaŭriĝis pri klasika filologio ĉe la Universitato de Pavia.

Kunfondis li la "Internacian Unuiĝon de studentoj de la latina" kaj kunlaboris kun redakcioj de multaj literaturaj gazetoj (Latinitas, Palaestra Latina, Vox Latina). Dum sia longa kariero li gajnis plurajn honorojn: sensacie dek tri fojojn li venkis ĉe la konkurso Certamen poeticum Hoeufftianum (de Amsterdamo), pluse ĉe "Certamen Capitolinum di Roma" kaj ĉe "Certamen Vaticanum".

Je Mediolano, kie li instruis tiom multe da jaroj ĉe la humanisma Carducci-liceo, ekzistas nuntempe lernejo ĉe Brianza-strato kiu portis lian nomon: Istituto Comprensivo Statale Teodoro Ciresola. En lia naskiĝurbo ekzistas krome strato kun nomo lia. Pli malfrue li aktivis pedagogie en la Provinco Trento.

En la 1992-a jaro lia filino Teresa donacis la ampleksegan patran arkivon al la scienca societo Accademia Roveretana degli Agiati de Rovereto. Li ŝatis la ideojn de la hereza filozofo Antonio Rosmini. Pri la vivo de Ciresola verkis Renato Borsotti, unu lia lernanto el feliĉaj mediolanaj tagoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Romani scriptores: antologia latina, Istituto editoriale cisalpino, Milano 1941.
  • Hellas: letture greĉe scelte e ordinate, La prora, Milano 1947.
  • La formazione del linguaggio poetico di Persio, Longo, Rovereto 1953.
  • Lyra: antologia della lirica greca, Garzanti, Milano 1955.
  • Sunti di storia della letteratura latina, Poseidonia, Bologna 1955.
  • Le baccanti di Eŭripide: saggio critico e versione poetica, S. T. O., Saronno 1957.
  • Prophylea, avviamento alla versione dal greco, Garzanti, Milano 1967.
  • Sintassi latina, Garzanti, Milano 1960.
  • Spicea corona: antologia latina, La Scuola, Brescia 1962.
  • Floreus Hortus: antologia latina, La Scuola, Brescia 1969.
  • In limine primo: antologia di autori latini, La Scuola, Brescia 1969.
  • Nova temporis aetas: antologia di autori latini, La scuola, Brescia 1970.
  • Victricia Caesaris arma: antologia cesariana, La scuola, Brixiae, 1972.
  • Vivida iuvenum virtus: antologia di autori latini, La scuola, Brescia 1972.
  • Antologia Virgiliana e Oraziana (cum Rita Calderini), La scuola, Brixiae, 1973.
  • Aŭrea Seges: antologia di autori latini, La scuola, Brescia 1973.
  • Orazio, Cicerone, Quintiliano: Romana civitas: antologia latina (cum Rita Calderini et Aldo Ragazzoni), La Scuola, Brescia 1980.
  • Carminum volumen prius, Manfrini, Calliano (TN) 1988.
  • Carminum volumen alterum, Manfrini, Calliano (TN) 1991.
  • Narrationes, Elettrongraf, Romo 2000 (prizorgis Cleto Pavanetto).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Renato Borsotti, Tracce di storia patria: letteratura 3: Teodoro Mario G. Ciresòla: profilo biografico, Consulta delle Associazioni Combattentistiĉe e d'Arma, Susegana 2018.
  • Jozef IJsewijn k.a.: Instrumentum bibliographicum neolatinum (=Humanistica Lovaniensia, 38), p. 323-368, Leuven University Press, 1989, ISBN 9061863384, ISBN 9789061863380 (interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]