Teogonio (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Teogonio (en Greka lingvo: Θεογονία / theogonía, el Θεός / Theos = «Dio», kaj γεννάω/ gennáô) indikas kiun ajn mitologian rakonton pri la origino kaj la genealogioj de la dioj.

La teogoniaj mitologaĵoj formas originalan rakontaron similan al la kosmogonio kiu priskribas la naskiĝon de la Universo kaj de la mondo, el kiu ili ofte estas nedisigeblaj, aŭ antropogonio kiu priskribas la naskiĝon kaj destinon de la homaro. Temas, do, pri scienca registrado de mitologiaj legendoj kun la celo harmoniigi, flanke de poezio kaj doktrino, la sennombrajn legendojn koncernantajn la unuajn kaŭzojn. Ekzemplo pro tio povus esti la fama verko Teogonio de Heziodo (8-jarcento a.K.) en kiu estas fiksata iamaniere la kriterioj por pritrakti tiun grekan mitologiaron.

Inter la teogonioj plej konataj citindaj, oni kutime inkluzivas:

Teogonio kaj enkarniĝo[redakti | redakti fonton]

Temas pri konceptoj malsamaj ĉar la unua koncernas la naskiĝojn, evoluiĝon kaj eventualan malekzistiĝon de mitologiaj dioj dum la dua koncernas:

  • en spiritismo: la vorto enkarniĝo estas ekpreno de korpo konforma al la esenca materio de iu planedo farita de iu ajn homa spirito.
  • en kristanismo enkarniĝo signifas ke Dio (ĉi-kaze la Difilo), ĉiam restante la sama senŝanĝa Dio, fariĝas vera homo daŭre konservante la du naturojn. Pliteologie dirite: enkarniĝo "ne estis la igo de Dio en karnon, sed la preno de homeco en Dion" . (Vidu: artikolo Enkarniĝo” en Katekismo de la Katolika Eklezio[1] (anglalingva voĉo: Incarnation).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]