Terafim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terafim (hebree: תרפים), foje ortografiita per “Terahim” aŭ “Teraphim”, estas hebrea vorto eltirita el la Biblio kie ĝi troviĝas nur subforme de pluralo kaj kies oni ne konas la etimologian originon.[1]

Kvankam la termino sin prezentas pluralforma, oni taksas ke ĝi indikas unuopajn objektojn kaj utiligas la “grandan pluralon” de la hebrea lingvo kiu indikas ne pluralecon sed grandiozecon.

Oni ankaŭ ne konas la precizan signifon de la vorto sed ĝi estas utiligata en la Malnova Testamento reference al la panteono de la ŝemidaj dioj datiĝinte ekde la nomadaj vagaĵoj de antikvaj judoj, tiam diritaj hebreoj, kiel atestas la biblia versio de la Septuaginto same kiel en la multegaj versioj en multegaj lingvoj.

La biblio uzas tiun oftege, en diversaj libroj de diversaj epokoj. Pri Terafim parolas ankaŭ Jozefo Flavio.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Rabena literaturo, Terafim havas la sencon de “misfortuna afero.”[2] sed tiu interpreto estas reĵetata de kelkaj ekzegezaj modernaj skoloj: iuj eĉ identigas Terafim kun io simila al la homa kranio [3]. Tamen, la elfosadoj en biblia urbo Jeriĥo ne dokumentis la uzon de tiu tipo de fetiĉo.

La arkeologiaj elfosaĵoj de Mezopotamio – en Nouzi, antikva urbo oriente de rivero Tigriso kaj sud-oueste de Ninivo, kiu estis arkeologie kribita de 1925 ĝis 1931 – indikas ke la posedo de Terafim havis influon sur la rajto koncernanta la familian heredon. Laŭ tableto trovita en Nouzi, la posedo pri latiuj "hejmaj dioj" en certaj cirkonstancoj permesas al la bofilo la rajton aliri tribunalon por havigi la bienaĵojn de la bopatro forpasinta ([1] Arkivigite je 2012-11-10 per la retarkivo Wayback Machine Ancient Near Eastern Texts, par J. Pritchard, 1974, 219, 220, kaj noto 51).

Povas esti ke Raĥel al si diris ke mem rajtas preni le Terafim de la familio ĉar ŝia patro uzis trompojn kontraŭ ŝia edzo Jakobo (Gn 31, 14-16). La gravo de Terafim en rilato kun la rajto heredi povus ankaŭ komprenigi kial Labano, patro de Raĥel tiom zorgegis por ilin rehavi prenante kun si ankaŭ siajn fratojn en septaga marŝado por serĉi la forfuĝintojn, (Gn 31:19-30).

Laŭ la Biblio, la ĉiuj Terafim de la malaperis kiam Jakobo ordonis al sian tribanoj de sia karavano forigi ĉiujn fremdajn diojn (Gn 35,1-4).

Traduko de la vorto al la greka lingvo[redakti | redakti fonton]

  • Akvila tradukis tiun vorton per “figuro”,
  • Septuaginto per “bildoj” en la Genezo, per “skulptitaj imagoj” en Ezekielo, per “orakolo” en Zeĥarja, kaj per “manifestaj objektoj (greke: δῆλοι) en Hoŝea. [4].
  • Teodociono ne tradukis la vorton [5] kaj preferis, kiel ofte, ĝin transliterigi.
  • La Jakoba Biblio tradukis kelkfoje per “bildoj” (Gen. 31-19, Samuel 19-13), “idoloj en Zeĥarja 10-2) aŭ “idolatrio” en Samuel 15-23, kaj foje kontentiĝas per simpla transliterado kiel en Juĝistoj

17-5, 38-14 kaj Hoŝea 3-4.[6].

Ofteco de la termino en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Ĝi aperas multege; la signifo de la vorto, tamen, neniam estas eksplikata en la Biblio, sed deduktaĵoj povas estis konsentitaj pro cirkonstancoj de la uzo en la teksto.

En la Genezo Jakobo prenas la Terafim kaj ilin enfosas en la monto Garizim, kio indikas ligon inter la Terafim kaj pagana religio aramea kiu estis tiam survoje de malaperiĝo; [7].

  • en la Genezo 31-34, Raĥel alproprigas al si la Terafim de Labano kaj ilin kaŝas en pakaĵo;
  • en unua libro de Samuelo (1Sam 19), Miĥal trompas la homojn de Ŝaul kredigante ke en la lito ne kuŝas David sed konserviĝas nur la Terafim-protektantoj. El tiu teksto oni alprenas ke en la domoj estis aparta loko por tiuj terafim; [8] [9]
  • en Hoŝea 3-4, la terafim estas priskribita esenca kiel la Efodo de la izraela kulturo. La du. fakte, estas strikte asociigitaj diversfoje en la teksto, la unua estas prezentita de la profetoj kiel malpermesita de la dia leĝo; [10].
  • en Zeĥaria 10-2 : “2 La domaj dioj parolas sensencaĵon, la antaŭdiristoj havas malverajn viziojn, rakontas mensogajn sonĝojn, kaj konsolas per vantaĵo; tial ili diskuras kiel ŝafoj, suferas pro tio, ke ili ne havas paŝtiston”. Tiu versego pravigas la Septuaginton kiu tradukis per “orakolo” pensingante ke ĝi rolis praktike kiel envultilo.

La fakto ke Miĥa , kiu adoris Javeon kaj utitligas Terafim (Juĝistoj 17) kaj ke Labano konsideras la Terafim kiel reprezentaĵon de “liaj dioj” ŝajnas indiki ke temis pri bildo de Javeo. [11].

Laŭ la Biblio, la Terafim estis leĝe malpermesitaj de Joŝija[12], sed eblas ke ĝia uzo daŭrus en la popola kulturo ĝis la epoko de juda helenismo kaj eĉ pli malfrue. [13].

Rimarkindas ke en la libro de Juĝistoj la izraelaj triboj, minacataj de malamikoj kaj de porjaveaj predikantoj, devis forlasi la idolajn praktikojn. Oni vidu 10, 6-16.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teraphim en Jewish Encyclopedia kaj "Teraphim" en la Encyclopædia Britannica, 11-a eldono.
  2. En "JE"
  3. "JE"
  4. "JE" (Jewish Encyclopedia).
  5. Theodotion, otherwise Theodotus» en Wace, Henry, Dictionary of Christian Biography and Literature to the End of the Sixth Century A.D., with an Account of the Principal Sects and Heresies
  6. "JE".
  7. Encyclopædia Britannica.
  8. Encyclopædia Britannica.
  9. Ĉu io simila al "Laroj" kaj "Penatoj" de la romaj familioj?
  10. Encyclopædia Britannica.
  11. "JE".
  12. 2Reĝoj 1, 23-24 : “23 nur en la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko al la Eternulo en Jerusalem. 24 Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo.
  13. "JE".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Arthur Peake, Commentary on the Bible, 1909.
  • Karel Van Der Toorn, "The Nature of the Biblical Teraphim in the Light of Cuneiform Evidence," CBQ 52 (1990), 203-222.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [2] Enciclopedia_Cattolica
    • [3] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [4] Catholic_Encyclopedia