Teranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teranoj
filmo
Originala titolo Earthlings
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24 sep. 2005, 29 sep. 2016
Ĝenro dokumenta filmo
Kameraado Mark Rissi
Reĝisoro(j) Shaun Monson
Produktisto(j) Maggie Q • Shaun Monson • Hila Cohen
Scenaro Shaun Monson
Muziko de Moby • Natalie Merchant
Rolantoj Joaquin Phoenix • Hila Cohen
IMDb
vdr

Teranoj (anglalingve: Earthlings) estas usona dokumentfilmo de Shaun Monson eldonita en 2005, kaj kies realigo necesigis kvin jarojn da laboro kaj enketado. Ĝi montras la traktadon de bestoj destinitaj al hejmkunvivado, nutrado, vestado, distrado kaj sciencaj esploroj.

La rakontvoĉo estas tiu de Joaquin Phoenix, kaj la muziko subskribita de Moby.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Uzante kaŝitajn kameraojn kaj unuamontrajn bildojn, Teranoj kondamnas la homan konduton fronte al la besta mondo, al kiu ĝi tamen ankaŭ apartenas. En ĝi estas prezentitaj grandaj k malgrandaj nuntempaj industrioj, kies profitoj dependas -- de unu maniero aŭ alia -- de bestekspluatado.

Parto unu: Dorlotbestoj

Parto du: Nutraĵoj

Parto tri: Vestaĵoj

Parto kvar: Distrado

Parto kvin: Scienco

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi filmo estas kritikita notinde pro la komparo inter la traktado rilate al bestoj en buĉejoj kaj Holokaŭsto.[1]

La mesaĝo estas konsiderata de kelkaj[kiuj?] kiel tro ĝeneraliga, parolante pri industria bredado kvazaŭ ĝi korespondus al la tuto de la bredado.

Por aliuloj, pli specife vegetaranoj kaj vegetaĵanoj, ĉi filmo estas la plej bona dokumentfilmo iam ajn farita pri la temo.[mankas fonto]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la filmofestivalo 'Artivist'.
  • En 2005 Plej bona dokumentfilmo en la internacia filmofesitvalo de Bostono.
  • En 2005 Plej bona dokumentfilmo kaj humanitara rekompenso al Joakin' Fenikso en la filmofestivalo de San-Diego.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]