Terdomo de Tealing
Terdomo de Tealing | ||
---|---|---|
Subteretaĝo, Pelvo-kaj-ringo-markado [+] | ||
Koordinatoj | 56° 31′ 55″ N, 2° 57′ 26″ U (mapo)56.531811-2.957189Koordinatoj: 56° 31′ 55″ N, 2° 57′ 26″ U (mapo) | |
Terdomo de Tealing | ||
Vikimedia Komunejo: Tealing Souterrain [+] | ||
La en 1871 malkovrita prahistoria terdomo de Tealing, ankaŭ nomata subteretaĝo de Tealing , estas subteretaĝo proksime al la vilaĝo Tealing ĉ. 8 km norde de Dundee en la skota Council Area Angus. La konstruo de la muroj el ortostatoj kaj sekmasonaĵo estas bone videbla, la kovroŝtonaj de la instalaĵo mankas. Apud la norda enirejo troviĝas dekorita rokbloko el la bronzepoko, kiu estis ĉi tie en la ferepoko enkonstruita.
La flankoj formas unu por skota, male al irlandaj subteretaĝoj, tipa bananforma strukturo. Ĝi profundas 2,0 metrojn, larĝas 2,3 metrojn kaj longas 24,3 metrojn. Fine ĝi havas malgrandan kameron. En tiu kamero oni trovis multajn artefaktojn, inter ili brakringoj kaj ringoj el bronzo, ŝtonaj tasoj kaj bestaj ostoj Troviĝas multaj bone konservitaj subteretaĝoj en la ebeno de Angus.
- Ardestie, ankaŭ en la nordo de Dundee troviĝas subteretaĝo kun speciale klara murkonstruo.
- Carlungie situas 1,7 km norde de Ardestie. Ĝi havas kompleksan serion de koridoro (galerioj).