Terglito en Afganio (2014)
Terglito en Afganio estas naturkatastrofo, okazinta la 2-an de majo 2014 en Argu, Provinco Badaĥŝan, Afganio. Kelkajn tagojn antaŭe tie okazis pluvego kaj inundo; ili kaŭzis tergliton, kiu plene detruis vilaĝon en distrikto Argu[1]. Laŭ informo de oficiala ŝtatestraro, pereis pli ol 2100 homoj, suferis pli ol 4000[2], kelkaj centoj malaperis.
Sekvoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato je la 3-a de majo, pereis pli ol 2000 loĝantoj, 600 estis perditaj. Guberniestro de la provinco sciigis, ke jam ne estas espereble savi aliajn, kaj operacio pri savado finiĝis. La 4-an de majo estis proklamita tago de tutlanda funebro[3][4].
La Servo por nacia sekureco de Afganio apartigis monon por helpo al la viktimoj[4]. La helpon kolektis ankaŭ sociaj aktivuloj en la tuta Afganio[5].
Reago en la mondo
[redakti | redakti fonton]Laŭ ordono de la Prezidanto de Taĝikio Emomalii Raĥmon en la suferintan regionon estis sendita karavano kun humanitara helpo[4].
Siajn kondolencojn esprimis estraroj de Taĝikio, Rusio, Usono, Barato, Pakistano, Irano[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Оползень в Афганистане уничтожил целую деревню (ruse)
- ↑ More than 2,100 confirmed dead in Afghanistan landslide: Official (angle)
- ↑ Афганистан: день траура по погибшим в результате оползня (ruse)
- ↑ 4,0 4,1 4,2 4,3 Таджикистан направил экстренную гуманитарную помощь пострадавшим от оползня в афганском Бадахшане (ruse)
- ↑ Drive launched to collect donations for victms Arkivigite je 2014-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Зсув ґрунту в Афганістані: під завалами понад 2 тисячі людей Arkivigite je 2014-05-05 per la retarkivo Wayback Machine (ukraine), kun videofilmeto de Euronews