Saltu al enhavo

Teritoria organizado de Etiopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subdividoj de Etiopio (regionoj, zonoj, voredoj)

La nacia teritorio de Etiopio estas dividita en plurajn administraĵojn. Unuavice ĝis 2019 Etiopio konsistis el naŭ administraj regionoj al kiuj estis aldonataj 3 urboj-regionoj markitaj per asterisko:

  1. Adis-Abebo*
  2. Afario
  3. Amhario
  4. Beniŝangul-Gumazo
  5. Dire-Daŭo*
  6. Gambelo
  7. Harario*
  8. Oromio
  9. Ogadeno
  10. Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo
  11. Tigrajo

Antaŭ la vigliĝo de la etiopa konstitucio de 1994, la lando estis dividita en provincoj, kaj tiuj nomoj ankoraŭ estas uzataj por kelkaj regionoj de Etiopio.

Nun, ekde fino de novembro 2023 la listo aspektas jene:

regionoj kaj sendependaj urboj en Etiopio
regiono (* = urbo) ĉefurbo areo
en km²
loĝantoj
(en 2022)[1]
loĝdenso
(/km²)
IHD[2] precipaj etnoj situo flago
Adis-Abebo* 530 3 860 000 7 324 0,698
Dire-Daŭo* 1 213 535 000 343 0,544 oromoj, amharoj, somaloj
Afario Asaita/Semera 96 707 2 091 000 22 0,405 afaroj
Amhario Bahar Dar 156 960 22 877 000 148 0,443 amharoj
Beniŝangul-Gumazo Asosa 50 248 1 218 000 24 0,453 bertoj, gumuzoj
Gambelo Gambelo 25 802 508 000 17 0,539 nueroj, anuakoj
Harario Harar 374 276 000 334 0,562 aderoj; oromoj, somaloj
Oromio Adamo (Nazret) 353 632 40 061 000 113 0,448 oromoj
regiono de sudokcidentaj etiopaj popoloj (ekde 2021) Bonga 39 884 3 303 000 83 0,464 kefoj, sed ankaŭ amharoj, oromoj kaj aliaj
Sidama (ekde 2020) Aŭasa 6 695 4 623 000 691 sidamoj
Somala regiono Ĝiĝiga 279 252 6 506 000 20 0,409 somaloj
Suda Etiopio (ekde 2023) Sodo velajtaoj kaj aliaj
Tigrajo Mekele 50 079 5 739 000 115 0,487 tigrajoj
centra Etiopio (ekde 2023) Hosaena hadijoj, guragoj kaj aliaj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]