Termiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Termika kolono)

Termiko rilatas al:

  1. la parto de la scienco fiziko, kiu esploras fenomenojn pri varmo, kaj ĝenerale ĉiuj fizikaj fenomenoj rilataj al varmo (Vd en termika energio), kaj
  2. la grupo de maŝinoj, aparte motoroj, kiuj funkcias per varmo (Vd en termika motoro).
Bildigo de la fenomeno de termika kolono: La suno varmigas la grundon (1), el kiu la aero (2) supreniras al la nubo (A), kie la aero malvamiĝas, do pli peza (3), malsupreniras.

La subfako elektrotermiko estas la scienco pri varmo produktata de elektra kurento.

Termika konduktivo en fiziko estas la eco de substanco plukonduki la varmon.

Termika kolono (aŭ simple termiko), en meteorologio, estas kolono de varma aero, kiu pro sia varmeco leviĝas en la atmosfero, kaj dum tio suprenportas unuflanke nubojn, sed aliflanke ankaŭ aviadilojn, balonojn, glisparaŝutojn, kajtojn kaj aliajn flugmaŝinojn.