Aviadilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aviadiloj)
Saltu al: navigado, serĉo
Biplana aviadilo dum flugmaŝinspektaklo en 2002.

Aviadilo estas home konstruita flugmaŝino. Pli striktasence ĝi estas flugaparato pli peza ol aero, do ne inkluzivas aerostatojn (balonojn, zepelinojn).

Tipoj de aviadiloj[redakti | redakti fonton]

Laŭpoveje[redakti | redakti fonton]

Glisilo[redakti | redakti fonton]

La Glisilo estas unua formo de aviadilo. Glisilo uzas relativan venton por ricevi levforton. Glisilo ne necesas fuelon por flugo, sed danĝeras kiam perdas rapidon, ĉar ĝi ne eblas ricevi aldonan levforton el povejo. La pluraj aviadpioneroj kiel Otto Lilienthal mortis dum la flugo pro tiu problemo. Nuntempe la flugo de glisilo (kaj malpeza aviadilo kiel Cessna 172) determinas laŭ vetero de fluga tago.

Resiprokmotora aviadilo[redakti | redakti fonton]

La Resiprokmotora aviadilo estas unua aviadilo kun povejo. Uzante eksplodan povon el brulo de fuelo, Resiproka motoro kreas levforton, kiu ebligas flugon de aviadilo. Resiproka motoro bonas por malalta konsumo de fuelo, sed ne eblas flugi pil ol supersona rapido. Post la dua mondmilito, La plimulto de resiprokmotora aviadilo estis anstataŭiĝita de jetmotoraj aviadiloj, nuntempe resiprokmotora aviadilo estas uzata kiel sporta kaj civila aviadilo.

Jetmotora aviadilo[redakti | redakti fonton]

La Jetmotora aviadilo estas la plej uzata aviadilo en la mondo. Ekde la 1950-aj jaroj, jetmotoro estas uzata por altrapida aviadilo kiel milita aviadilo kaj komerca aviadilo. Jetmotoro eblas flugi pli ol supersona rapido kaj krei pligrandan levoforton ol piŝta motoro.

Raketmotora aviadilo[redakti | redakti fonton]

La Raketmotora aviadilo estis provita dum kaj post la dua mondmilito. Aviadiloj kiel Bell X-1 estis uzata por inventi altrapidan aviadilon. Post la sukceso de jetmotoro, nuntempe raketmotoro estis uzata por kosmoŝipo.

Laŭflugile[redakti | redakti fonton]

Rekta flugilo[redakti | redakti fonton]

La Rekta flugilo estas la ĝenerala flugila formo de aviadilo. Rekta flugilo stabilas pli ol aliaj flugiloj, tiel uziĝas en civila aviadilo aŭ reciprokmotora aviadilo.

Balaita flugilo[redakti | redakti fonton]

La Balaita flugilo estas uzata por supersonrapidan aviadilon. Balaita flugilo kreas malpli da levforton, tamen ricevas malpli da rezisto. Balaita flugilo estas uzata en jetmotora aviadilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj homaj flug-eksperimentoj estis per glisiloj. La unua dokumentita motor-aviadila flugo okazis en 1906 en Parizo, fare de Alberto Santos-Dumont kun aparato 14 bis. La fratoj Wright pretendis tion fari en 1903,[1] sed nur en 1908 ili akceptis montri sian aviadilon Flyer 1, kiu, tiam, tute ne povis flugi sen helpo de katapulto, sed flugis dum 35 km. En 1907 la francoj Voisin kaj Léon Delagrange perfektigis la modelon de Santos-Dumont. Estas necerte, ĉu Gustav Weisskopf/Whitehead jam en 1901 sukcesis motoran flugon. Dubo pri unua flugo estas ĉar oni ne sukcesis akiri patenton de aviadilo. Fratoj Wright sendis telegramon en 1906 dirante ke ili flugis per motoro kaj pretendis patenton antaŭ ol montri sian aparaton. Oni rifuzis tion. Nur post flugo de Santos Dumont, publike antaŭ scienca komitato, sen pretendo de patento, la usonanoj decidis montri sian aviadilon, sed postulis 60 000 frankojn por tion fari. Oni rifuzis kaj ili, fine, decidis montri sian maŝinon, sed ankoraŭ pretendis patenton. En Usono, fratoj Wright sukcesis provizoran registron, pro tio, nur post 1911 oni povis konstrui aviadilojn en Usono, kiam multaj homoj jam konstruis flugaparatojn en Eŭropo.

La 14 bis, Flyer 1 kaj unuaj pioniraj aviadiloj estis tre malsimilaj al modernaj flugmaŝinoj. La unua aviadilo simila al nunaj estis Demoiselle de Santos-Dumont konstruita en 1909. Santos-Dumont publikigis la planojn de Demoiselle en teĥnikaj revuoj, kio ebligis la divastigadon de tiu modelo.

Je la 27-a de aŭgusto 1939 la unua jetmotora aeroplano He-178 flugis ĉe Warnemünde.

Rapido[redakti | redakti fonton]

Pasaĝeraj aeroplanoj estas grava elemento en internacia vojaĝado. Modernaj jetaj pasaĝer-aeroplanoj ordinare uzas rapidon de iom malpli ol 1000 km/h. La sola civila supersona aeroplano, brita-franca Concorde, eksfunkciis en 2003; ĝi havis maksimuman rapidon de 2,2 maĥoj (2.700 km/h). Planita supersona pasaĝera aeroplano (supersonoplano) de la usona firmao Boeing, Boeing 2707, estis atingonta rapidon de 3 maĥoj (3.700 km/h), sed ĝi neniam estis realigita.

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Fortoj de flugmaŝino.jpg

Estas ofta ekspliko, kiu diras ke:

Meze de la 18-a jarcento la svisa scienculo Daniel Bernoulli eltrovis, ke en iu ajn movanta fluidaĵo la premo estas la plej malalta tie, kie la rapideco estas la plej granda. La aero ĉirkaŭ ni efikas kiel fluidaĵo, kaj se ni povas plialtigi la rapidecon de aero sur tia surfaco kia alo, la premo reduktiĝus kaj la alo leviĝus.
Praktike, la alo de aeroplano iom similas al pafarko, la supra surfaco estas kurba, sed la malsupra parto rekta. Ĉar la aero devas veturi pli longan distancon super la supra parto de la alo, ĝi devas veturi per pli alta rapideco. Sekve de tio, la premo estas pli malalta sur la alo ol sub ĝi, kaj la alo leviĝas en la aeron.

Kontraste al tiu tradicia teorio oni konsideru, ke ekzistas aviadiloj, kiuj kapablas flugi en normala pozicio, sed ankaŭ dorse. Iliaj aloj kutime havas ne tre fortan kurbiĝon - sed tamen: Se la tradicia klarigo pravus, ili tuj sinkus teren, kiam ili flugas dorsen. Sed fakte ili tiel ne faras. Krome ekzistas el papero falditaj aviadiletoj, kiuj kapablas flugi, kvankam iliaj aloj konsistas el glata papero. Evidente la kutima kurbeco de la aloj do ne estas la decida punkto por la kapablo flugi (sed por ŝpari reziston kaj do energion). Tamen oni pretas supozi, ke la aero glitas laŭ kurba aŭ plata alo laŭ vojoj similaj al tiu atendebla ĉe kurba alo.

Ĉe NASA oni povas legi (anglalingve) klarigon pri la "erara levo-teorio".

Direktiloj de aviadilo.jpg

Helico kaj turbinmotoro[redakti | redakti fonton]

Kiam aeroplano flugas horizontale, ĝia helico (aŭ turbinmotoro) devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulzanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo.

La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulsa forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Movado[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj movantaj objektoj, kiuj sekvas la bazajn leĝojn de fiziko, aeroplano emas moviĝi laŭ la rekta linio, se nenia ekstera forto estas uzata por ŝanĝi ĝian direkton. La rapideco, per kiu la motoro turnas la helicon, estas regata de la akcelilo. Se oni malfermas, la akcelilon, tio pliigas la aeran rapidecon kaj levas la aeroplanon pli alten.

Pitching[redakti | redakti fonton]

La empeneronoj estas horizontala, ĉarnirata surface alligata al la empeno (empen-alo). Kiam la piloto tiras malantaŭen la regstangon, aŭ direktostangon, la empenerono estas levata supren. La aero, kiu frapas la levatan empeneronon, puŝas la empenon malsupren kaj la alon supren. La puŝforto de la helico tiras la aeroplanon supren. Male, kiam la piloto puŝas la regstangon antaŭen, la empenerono estas klinata malsupren. Tio levas la empeneronon supren kaj la alon malsupren.

Yawing[redakti | redakti fonton]

La rudroj (direkterono), vertikala surfaco, kiu estas ĉarnirata al la empeno (=la tuto, vertikalaj kaj horizontalaj "vostaj" surfacoj), svingas la direkteron dekstren aŭ maldekstren, sammaniere kiel parto de la empeno, empenerono, svingiĝas supren aŭ malsupren. Surtere, ĝi estas uzata por stiri la aeroplanon, kiel la ŝipa rudro funkcias. En la aero, tamen, la ĉefa funkcio de la rudro ne estas turnigi la aeroplanon, sed helpi ĝin en formado kaj normaligo de turniĝado (kun kun aleronoj).

Rolling[redakti | redakti fonton]

La aleronoj, malgrandaj partoj de la malantaŭa eĝo de la alo, proksimaj al la alo-pintoj, estas ĉarnirataj kaj estas ligataj en tia maniero ke, kiam unu el ili leviĝas, la alia malleviĝas. Tiu movo levas unu aleronon kaj mallevas la alian.

Kiam la alerono sur la dekstra flugilo malleviĝas, sur la dekstra alo leviĝas kaj la aeroplano kliniĝos maldekstren, La levoforto sur la dekstra alo ne plu estas plene suprenira parto de la forto tiras la aeroplanon maldekstren. Tio, kune kun la rudro, stigas maldekstran turniĝadon; t.e. la aeroplano estas levata ± ĉirkaŭ la turniĝo.

Flugo[redakti | redakti fonton]

Ekflugo[redakti | redakti fonton]

Ekflugo estas unua paŝo por flugo. Aviadiloj ofte havas du motorojn: Piŝtmotoron kaj Jetmotoron. La proceduro por flugo estas determinita laŭ motoro de aviadilo. Aviadilo kun piŝtmotoro mem povas starti. Kiel en aŭtomobilo, la baza mekanismo de piŝtmotoro estas sama, tial piŝtmotora aviadilo mem povas starti.

Kontraste al piŝtmotoro, aviadilo kun jetmotoro bezonas povon el eksteraj povfontoj kiel GPU (Ground Power Unit, Tera Pova Ento) kaj APU (Auxiliary Power Unit, Helpanta Pova Ento). Kiam ili donas povon al motoroj, motoro komencas proceduron: Uzante aeron kaj fuelon, brulita gaso donas movforton al aerplano. Kaj kiam motorpovo atingis en "Idla RPM", motoro donas plenan rapidon por levi el tero: tial aerplano povas ekflugi.

Krozo[redakti | redakti fonton]

Dum la flugo, aviadilo povas flugi uzante flugajn surfacojn. La navigadaj sistemoj kiel IRS (Inertial Reference System, Inercia Referenca Sistemo) kaj GPS helpas flugon por trovi korektan lokon. Por longdistanca flugo sen proksima aerdromo, la permeso de EDTO (Extended Diversion Time Operation, Etendita Redirektada Tempa Operado) necesas por direkta flugo.

Surterigo[redakti | redakti fonton]

Surteriĝo estas lasta kaj la plej malfacila paŝo en flugo. Aviadilaj katastrofoj ofte okazis dum la surterigo, tial pilotoj kiel kapitano direkte kontrolas ĉiun surterigan proceduron. Nuntempe danke al ILS (Instrumental Landing System, Instrumenta Surteriga Sistemo) kaj efektiva ATC (Air Traffic Control, Aera Trafika Kontrolo), akcidentoj pro surterigo malplioftiĝis.

Por surterigi sur aerdromo kaj flughaveno, bezonas permeson por surterigo el ATC. Post ke piloto konfirmis informon por surterigo (loko de kurejo, direko por aliro), Tempo de surterigo), laŭ gvido de ATC pilotoj komencas surterigan proceduron. Kiam direkto de flughavena kurejo kaj de aviadilo estas sama, piloto malkreskas motorpovon kaj malaltigas surterigaparaton. Aviadilo malrapide aliras sur kurejo kaj surteriĝas laŭ gvido de ILS. Post la surterigo, piloto finas flugon.

Aviadilaj fabrikantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]