Concorde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Concorde
British Airways Concorde G-BOAC 03.jpg
Concorde de British Airways, 1986.
Tipo: Pasaĝeraviadilo
Fabrikanto: Aérospatiale
British Aerospace
Unua flugo: 2-an de marto 1969
Enkonduko: 21-an de januaro 1976
en British Airways kaj Air France
Uzanto: British Airways
Air France
Produktperiodo: 1965-1979
Produktkvanto: 20
v  d  r
Information icon.svg

La Concorde estas supersona pasaĝeraviadilo de Aérospatiale kaj British Aerospace. Nur 20 aviadiloj estis konstruitaj, de kiuj 6 estis ne-komerca tipo. La aviadilo por la unua fojo flugis en 1969, kaj faris sian lastan flugon la 24-a de oktobro 2003.

La Concorde povis flugi je alto de 18 kilometroj kaj povis atingi rapidon de Maĥo 2,04; pli ol dufoje la rapido de la sono. Pro tio la aviadilo flugis en malpi ol tri horoj de Londono al Novjorko. Concorde starigis rapidrekordon de 1.920 km/h. Tio okazis je la 7-a de februaro 1996 sur la itinero Novjorko - Londono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Concorde 001, 2-a de marto 1969

La Concorde estis prestiĝa projekto de la Brita kaj franca registaroj. La planoj por la aviadilo jam estis faritaj en 1955. La prilaboro estis akompanata de ĉiaj kunlaboraj problemoj inter la britoj kaj la francoj, kiuj ofte je alta politika nivelo devis esti solvitaj. Ke estis du produktejoj, unu en Francio kaj unu en Britio, ankaŭ ne estis kunlabora. Tio tamen kaŭzis, post kelkaj jaroj, la ekeston de internacia konsorcio Airbus. Pro politikaj kaj financaj malhelpoj la Konkordo nur faris sian unuan flugadon je la 2-a de marto 1969. Je la 15:50 horo la unua franca aviadilo deteriĝis en Tuluzo. Je la 9-a de aprilo sekvis la brita aviadilo, ekde la brita flughaveno Filton. Je la 1-a de oktobro 1969 la Konkordo trarompis la sonmuron, post kio la aviadilo je la 4-a de novembro de tiu jaro atingis Maĥon-2.

La unua transatlantika flugado estis en septembro 1971, sed regulaj flugadoj okazis nur en 1976. Je la 21-a de januaro 1976 Konkordo de British Airways foriris de Londono al Barejno, kaj Konkordo de Air France de Parizo al Rio-de-Ĵanejro. Fakte la aviadilo jam tiam estis malmoderna. Ĝi neniam estis profitodona. Eĉ komercaj vojaĝantoj opiniis ke la tarifo estis tro alta; irorevena bileto Londono-Nov-Jorko kostis 11 000 €. En oktobro 2003 oni ĉesis la tagajn transatlantikajn flugadojn. Tio signifis la finon de la Konkordo, kiu estis venkita de la pli malrapida sed pli malmultekosta Boeing 747. Por la prizorgado de 5 Konkordo-aviadiloj Air France bezonis 200 homojn.

La Konkordo estis unu el la tre malmultaj pasaĝeraviadiloj kiuj havis jetmotorojn kun postbruligiloj por pligrandigi la movan forton.

La alteriĝoj de la Konkordo ie kaj tie renkontis lokan kontraŭstaron, pro sonĝeno, aerpoluado, kaj supozataj riskoj por la sekureco. Ekonomiaj interesoj kelkfoje estis kaŭzo por kontraŭagi la Konkordon.

Katastrofo en 2000[redakti | redakti fonton]

La 25-an de julio 2000 113 pasaĝeroj mortis dum katastrofo kun de Air France. La aviadilo deteriĝis en Parizo kun brulanta motoro, klopodis fari urĝan surteriĝon, sed fariĝis nestirebla kaj surdorse kraŝis sur kromkonstruaĵo de hotelo en la vilaĝo Gonesse, iom nordoriente de Parizo. La Konkordoj de British Airways kaj la restaj kvin Konkordoj de Air France tuj post la akcidento devis resti sur la tero. British Airways tamen decidis, post konsidero de la riskoj, rekomenci komercajn flugadojn post unu tago. Je la 16-a de aŭgusto 2000 la aviadaj aŭtoritatoj decidis ke ankaŭ la Konkordoj de BA devis resti sur la tero, per la nuligo de la Pruvo de Flugtaŭgeco.

Laŭ la ekzamena raporto kiu pliposte publikiĝis, la Konkordo dum la starto veturis trans metala krampo (malfiksiĝinta de la motorsuspensio de DC-10 kiu iom pli frue deteriĝis) kiu kuŝis sur la startejo. Pro tio krevis pneŭmatiko de la subekipaĵo kaj pecoj de tiu pneŭmatiko frapis kontraŭ la maldekstra flugilo (ankaŭ brulaĵujo). Tio kaŭzis skuondon, pro kio la brulaĵujo fendiĝis. La likanta brulaĵujo ekbrulis pro fajreroj de la kablaĵo de la subekipaĵo kiu ankaŭ estis damaĝita pro la krevinta pneŭmatiko. Krom tio, brulaĵo eniris tra la aerenlasejo en la du maldekstraj motoroj, kiuj pro tio ne plu funkciis. La fajro mem dum mallonga tempo detruis la stirsistemojn de la maldekstra flugilo. Pro la perdo de mova forto kaj stirebleco oni ne plu povis teni la aviadilon en la aero kaj ĝi kraŝis en malpli ol unu minuto post la deteriĝo.

Retiriĝo[redakti | redakti fonton]

Alteriĝo post la lasta flugado

La katastrofo kondukis al malpli da pasaĝeroj kaj pli da prizorgaj kostoj, kaj tiel kontribuis al la pli rapida finiĝo de la Konkordo-programo en 2003.
Je la 31-an de majo 2003 Air France plenumis la lastan Konkordo-flugadon. Je la 24-a de oktobro 2003 estis la vico al British Airways por adiaŭi la Konkordon. La lasta komerca flugado estis plenumita inter Londono kaj Nov-Jorko. Kun la irorevena flugado al Londono, kiu nur estis por invititoj, (provizore) finiĝis la supersona erao en la civila aviado, kiu entute daŭris 28 jarojn.

Ekde la fino de 2000 ekzemplero de la Konkordo ekspoziciiĝas en la germana Auto & Technik Museum (Aŭto & Tekniko Muzeo) en Sinsheim, sed la unua prototipo (la 001) kiu flugadis kiel unua en marto 1969, estas ekspoziciata en la aviada muzeo sur la flughaveno de Le Bourget.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

En novembro 2003, la firmao EADS, kiu kunhavas Airbus kun BAE Systems, anoncis ke ĝi laboradas kun japanaj firmaoj por koncipi pli grandan aviadilon kaj pli rapidan ol Konkordo [1].

Ĉiam en studado, la supersona aviadilo franc-japana, kiu devus postveni Konkordon, devus veturigi 250 personojn je la rapido de Maĥo 1,8 kaj je la altitudo de 23 000 m, dum 13 000 kilometroj [2].

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

Diametroj
Concorde[3]
Longo 61.66m (202ft 4in)
Alto 12.2m (40ft 0in)
Enverguro 25.6m (84ft 0in)
Povumo
Transporta kapableco 92 pasaĝeroj
(maks. ~120 pasaĝeroj)
Povejo Kvar Rolls-Royce/SNECMA
Olympus 593 Mk.610
Maks. rapido Maĥo 2.04
(2,179 km/h, 1,176kn, 1,354mph)
Krozrapido Maĥo 2.02
(2,158 km/h, 1,164kn, 1,340mph)
Flugdistanco 7,222.8km (3,900nmi)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo ĉe BBC (angllingve)
  2. La Konkordo de la estonteco preta por la deterigo en 2017 Artikolo de Thierry Vigoureux en la ĵurnalo Le Figaro (franclingve)
  3. Frawley, Gerald (2003). The International Directory of Civil Aircraft, 2003/2004. Aerospace Publications. ISBN 1-875671-58-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]