Terpes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Koordinatoj: 47° 58′ 07″ N 20° 09′ 06″ O  /  47.9687°N, 20.1518°O / 47.9687; 20.1518 (Terpes) (mapo) Terpes [terpeŝ] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására. La loknomo ne havas sencon el la hungara lingvo.

La komunuma areo estas 2 km²; Tie loĝas 230 homoj. La poŝtkodo estas 3334, kaj la enlanda telefonprefikso estas 36.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo inter Mátra kaj Bükk, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj. Pétervására troviĝas 8, Parád 13, Bélapátfalva, Borsodnádasd kaj Eger po 23, Miskolc 81, Budapeŝto 121 km-ojn [1]. Terpes samlimas kun Szajla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1409 en formo Trebes. En 1870 inundo okazis, sekve la vilaĝo iomete ŝanĝis lokon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj kaj migra poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas romkatolika preĝejo (komence kapelo omaĝe al Sankta Laŭrenco) el la 18-a jarcento.