Thích Huyền Quang
Aspekto
| Thích Huyền Quang | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de septembro 1919 en Bình Định |
| Morto | 5-an de julio 2008 (88-jaraĝa) |
| Mortokialo | malsano |
| Lingvoj | vjetnama |
| Ŝtataneco | Vjetnamio |
| Okupo | |
| Okupo | homrajta aktivulo |
Thích Huyền Quang (naskiĝis la 19-an de septembro 1919 en Bình Định, mortis 88-jara la 5-an de julio 2008) estis vjetnama bikŝuo, do budhisma monaĥo, disidento kaj politika aktivulo. En 2002 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin kaj du kunagantojn per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

