The Apartment
La Apartamento | |
---|---|
Originala titolo | The Apartment |
Produktadlando | ![]() |
Filmita en | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 15-a de junio 1960 |
Daŭro | 125 minutoj |
Ĝenro | Komedio/Romanco |
Kameraado | Joseph LaShelle |
Buĝeto | Usona $3.000.000 |
Reĝisoro(j) | Billy Wilder |
Produktisto(j) | Billy Wilder |
Scenaro | Billy Wilder I.A.L. Diamond |
Ĉefrolantoj | Jack Lemmon Shirley MacLaine Fred MacMurray |
Produkto | The Mirisch Corporation |
Distribuo | United Artists |
IMDb | |
The Apartment (anglalingve signifas "La apartamento") estas 1960-jara romanca-komedia filmo kunverkita kaj direktita de Billy Wilder. Aktoris en la filmo Jack Lemmon, Shirley MacLaine kaj Fred MacMurray. La filmo rakontas pri viro kiu provas altigi sian statuson en firmao per tio ke li permesas al la firmaestroj uzi lian apartamenton por iliaj amaferoj, sed li atingas propran romancaferon.
La filmo estis kritika kaj komerca sukceso, gajnanta pli ol $20 milionojn da usonaj dolaroj kaj kvin Akademiajn Premiojn inkluzivante premion por plej bona filmo.