The Clique (artistogrupo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Clique
artista kolektivo
vdr
The Clique

The Clique ("La Bando") estis angla grupo de viktorianaj pentristoj fondita de Richard Dadd.

Ĝi konsistis, krom la jam menciita Dadd, el Augustus Egg, Alfred Elmore, William Powell Frith, Henry Nelson O'Neil, John Phillip kaj Edward Matthew Ward.

Ili kunvenis inter la fino de la 1830-aj jaroj kaj la komenco de la 1840-aj jaroj, kiam la grupo disiĝis post kiam Dadd malsaniĝis kaj estis malliberigita post murdi sian patron. Ĉiuj aliĝis al la Reĝa Akademio de Arto kaj sekvis sukcesajn karierojn, kaj la Art Journal subtenis ilin.

Ili malakceptis la Akademiismon favore al la ĝenropentraĵo jam antaŭe kultivita de William Hogarth kaj David Wilkie. Dum siaj kunvenoj, ili fiksis temon kaj desegnis pri ĝi petante ne-artistojn juĝi la rezultojn, ĉar ili malakceptis la akademiajn kriteriojn. En la 1850-aj jaroj, plejparto de ili fariĝis deklaritaj malamikoj de la Pre-Raphaelite Brotherhood, aparte Frith kaj O'Neil, kiuj multe skribis kontraŭ ĝi, kvankam Egg fariĝis amiko kaj subtenanto de William Holman Hunt. La portretoj de la membroj de The Clique estis faritaj de Patrick Allan-Fraser-Fraser por la Hospitalfield House en Arbroath. En la 1860-aj jaroj, estis fondita la St. John's Wood Clique, grupo de artistoj kun similaj principoj, kvankam kun malpli bohema vivo, konsistanta el Philip Hermogenes Calderon, George Dunlop Leslie, Henry Stacy Marks, George Augustus Storey, David Wilkie Wynfield, William Frederick Yeames kaj Frederick Goodall. Iliaj gvidantoj estis Calderón, filo de elmigrinto liberala manĉano, Juan Calderón, kune kun Goodall, Storey, kaj Yeames.