Richard Dadd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Dadd
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1817 (1817-08-01)
en Chatham
Morto 7-an de januaro 1886 (1886-01-07) (68-jaraĝa)
en Broadmoor Hospital
Mortokialo pulma malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater King's School, Rochester • Reĝa Akademio de Artoj
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • konstrua desegnisto
Verkoj The Fairy Feller's Master-Stroke
vdr
The Fairy Feller's Master-Stroke 18551864

Richard Dadd [RIĈ'd dad] (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1817 en Chatham, Kent, mortis la 7-an de januaro 1886 en Londono) estis angla pentristo de feoj kaj aliaj supernaturaj temoj.

20 jaraĝa, lin anigis la Royal Academy of Art (Reĝa Akademio de Belarto), kaj li komencis ekspozicii siajn verkojn. Entute, tiuj ne estis tre rimarkindaj.

Dum vojaĝo en okcidenta Azio kaj Eŭropo en 1842, Dadd iĝis progresive malpli racia kaj pli perforta, kredante ke lin influis la egipta dio Oziriso.

Revenante anglien, oni diagnozis frenezecon, kaj lia familio prenis lin al la kampara vilaĝo de Cobham, Kent, por refortiĝo. Tamen, en 1843, Dadd, kredante ke sia patro estis la Diablo maskata, murdis lin per tranĉilo. Dadd fluĝis al Parizo, sed survoje provis, sensukcese, murdi alian turiston per razilo. Arestita de la polico, li konfesis la murdon de sia patro, kaj estis resendata al Anglio, kie li estis internigata en Bethlem, iama fifama frenezulejo.

En la malsanulejo, oni permesis lin pentri, kaj tie li pentris siajn plej bonajn verkojn, kaj sian faman majstroverkon The Fairy Feller's Master-Stroke (La majstrofrapo de la fea ulo) (vidu bildon).

Post 20 jaroj, li estis translokigata al Broadmoor frenezulejo, kie li mortis, 69 jaraĝa, de "malsano de la pulmoj".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]