Saltu al enhavo

The Esperanto Movement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
The Esperanto Movement
Aŭtoro Peter Glover Forster
Eldonjaro 1982
Urbo Hago, Parizo, Novjorko
Eldoninto Mouton
Paĝoj 413
ISBN 90-279-3399-5
vdr

Peter G. Forster. The Esperanto-Movement. Eld. Mouton, The Hague-Paris-New York 1982, 413 p.

The Esperanto Movement nomiĝas la libra eldono de la anglalingva doktoriga disertaĵo de la brita sociologo Peter Glover Forster. En 1977 li doktoriĝis ĉe la universitato de Hull. La libro aperis en 1982.

Temas pri la pliampleksigo de la magistra tezo el 1968, en kiu Forster enketis inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio. Forster aldonis sociologian studon pri la internacia movado. Fakte tiu unua parto estas historia superrigardo, dum la dua estas la enketo en Britio.

Forster provas vidi en la historio de Esperanto ĝeneralajn trajtojn, ekzemple li distingas inter valor-orientitaj kaj praktik-orientitaj esperantistoj. Problemo estas ke liaj ŝablonoj ne ĉiam kongruas al la realeco. Pri la "Nova UEA" de 1934 li transprenis la "ĝenevan" vidpunkton ke okazis transiro de internaciismo al naciismo. Tamen li prave timis nomi la novan tiaman Estraron faŝista (p. 219).

Dum jaroj la verko de Forster estis, kaj parte ankoraŭ estas, lumturo por postaj esploristoj. Ĝi estas eble la unua, kiu tiel serioze aliris la temon kaj donis respondecon pri siaj referencoj.

Citaĵo
 La angla sociologo P. G. Forster verkis ampleksan doktorigan disertacion pri la Esperanto-movado el sociologia-historia vidpunkto, aparte analizinte la britan movadon. Feliĉe okazis, ke tiu verko povis publikigita en la prestiĝa serio de la eldonejo Mouton Contributions to the Sociology of Languages, eldonata de Joshua A. Fishman, konata sociolingvisto. Utiligante multege da materialo kaj prezentante ĝin sisteme kaj en bona superrigardo Forster elmontras la konfliktantajn evoluo-tendencojn de normorientiteco (apliko de Esperanto por praktikaj celoj) kaj valororientiteco (idealoj kiel frateco, la «interna ideo") en la historio de la Esperanto-movado. La libro konsistas el du partoj: I. La monda Esperanto-movado, II. Esperanto en Britio. En la unua ĉapitro Forster skizas la disvastiĝon de la Esperanto-komunumo tra la jardekoj, donas informojn pri la planlingva historio kaj la konkretaj cirkonstancoj de la ekapero de Esperanto. Sekvas ĉapitroj el la historio de Esperanto (i. a. la Ido-krizo, kreo de internacia Esperanto-organizajo, la Ligo de Nacioj kaj Esperanto, socialismo kaj Esperanto, la postmilita konstruo de nova movado pere de Ivo Lapenna).

En la dua ĉapitro la aŭtoro donas detalojn pri la evoluo de la movado en Britio kaj analizas laŭ sociologiaj kriterioj la Britan Esperanto-Asocion. Aldonaĵoj (la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko, la korelativa tabelo, la listo de Universalaj Kongresoj

k. a.) kompletigas la volumon. Tre bonvena estas malgranda glosaro de (anglalingvaj) Esperanto-realaĵoj el la movado. La ampleksa. bibliografio kaj la multaj notoj kaj fon�tindikoj substrekas la seriozecon de la verko. Scienca manlibro pri la historio de la Esperanto-movado leginda por neesperantistaj laikoj kaj konantoj de la movado. 
— D. Blanke. Der Esperantist 123_jan. _1984

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]