Saltu al enhavo

The Hudsucker Proxy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Hudsucker Proxy
filmo
Originala titolo The Hudsucker Proxy
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1994, 9 jun. 1994
Ĝenro komedia dramo, komedia filmo, kristnaska filmo, filma dramo
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Joel Coen • Ethan Coen
Scenaro Sam Raimi • Joel Coen • Ethan Coen
Filmita en Norda Karolino
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Tim Robbins • Jennifer Jason Leigh • Paul Newman • Charles Durning • John Mahoney • John Goodman • Anna Nicole Smith • Bill Cobbs • Bruce Campbell • Gary Allen • Joe Grifasi • John Francis Seitz • John Wylie • Peter Gallagher • Roy Brocksmith • Sam Raimi • Steve Buscemi • Jim True-Frost • Noble Willingham • Jon Polito • Richard Schiff • Mike Starr • Patrick Cranshaw • John Cameron • Todd Alcott • Thom Noble • David Byrd • I.M. Hobson
Produktinta firmao Silver Pictures
IMDb
vdr

The Hudsucker Proxy estas usona frenezkomedia filmo de 1994 kunverkita, produktorita, kaj reĝisorita de la Fratoj Coen. Sam Raimi kunverkis la scenaron kaj servis kiel reĝisoro de la dua unuo. En la filmo stelulas Tim Robbins kiel naiva sed ambicia gradiĝinto de negoclernejo kiu instaliĝas kiel prezidanto de fabrikkompanio, Jennifer Jason Leigh kiel ĵurnalistino kaj Paul Newman kiel kompaniestro kiu dungas la gradiĝinton kiel parto de bursofraŭdo.

La filmo ricevis diversajn rezencojn je sia publikigo. Poste ili fariĝis pli pozitivaj kaj The Hudsucker Proxy iĝis kulta filmo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Decembre 1958, Norville Barnes, gradiĝinto de negoclernejo alvenas en Novjorkon, serĉe de laborposteno, sed mankas al li sperton kaj atingas nur laboron kiel poŝtoliveristo en Hudsucker Industries, granda korporacio. Subite la kompania fondinto kaj prezidanto, Waring Hudsucker, neatendite memmortigas sin dum negoca kunsido saltante tra altega fenestro. Sidney J. Mussburger, estrarano, konante, ke la statuto de Hudsucker Industries postulas vendadon de aŭkcioj al la publiko, sugestas planon aĉeti la kontrolantan intereson en la kompanio provizore malaltigante la prezon de la aŭkcioj dungante evidentan nekompetentan prezidenton por la kompanio.

Norville devas liveri "Bluan Leteron" al Mussburger, nome sekreta komuniko el Hudsucker, sendita tuj antaŭ lia morto. Tamen, Norville ne liveras la leteron kaj montras Mussburger sian inventaĵon pri strangaj indikoj pri cirklo kaj infanoj. Supozante Norville idioto, Mussburger elektas lin kiel jura reprezentanto de Hudsucker.

Amy Archer, ĵurnalistino, ricevinto de la Pulitzer Premio, el la gazeto Manhattan Argus, devas verki historion pri Norville kaj pri kia li reale estas. Ŝi ricevas laborpostenon ĉe Hudsucker Industries kiel lia persona sekretariino, ŝajnigante sin nova gradiĝinto de lia sama lernejo. Iam, Amy traserĉas la konstruaĵon kaj renkontiĝas kun Moses, kiu funkciigas la gigantan horloĝon de la turo kaj ekkonas "ĝuste ĉion pri Hudsucker". Li rakontas al ŝi la planon de Mussburger, kaj ŝu ripetas ĉion al sia estro, sed li ne kredas ĝin.

Aliaj estraranoj de Hudsucker Industries decidas produkti la inventon de Norville esperante, ke estos malsukceso por malkostigi la prezon de la kompanio. Sed, la invento estas la Hulringo, kiu dekomence malsukcesas sed poste iĝas enorma sukceso. Tiukadre Norville sukcesas ankaŭ iĝi alia senzorga magnato. Amy, jam ne tiom naiva, koleras pri la nova sinteno de Norville kaj forlasas lin. Buzz, la liftisto, ideigas novan inventon: la fleksebla suĉŝalmo, kion Buzz nomas la "Buzz-sucker." Norville insultas la ideon kaj kruele maldungas Buzz, ignorante siajn pledojn ke li bezonas la laborpostenon.

Dume Aloysius, pedelo ĉe Hudsucker, malkovras la veran identecon de Amy kaj informas Mussburger, kiu malkaŝas tion al Norville kaj informas al li, ke li estos elpostenigita post Novjaro. Mussburger konvinkas ankaŭ la estraranoj, ke Norville estas freneza kaj devas esti enmetita en loka psikiatria hospitalo. Ĉio komplikiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Tim Robbins kiel Norville Barnes
  • Jennifer Jason Leigh kiel Amy Archer
  • Paul Newman kiel Sidney J. Mussburger
  • Jim True kiel Clarence "Buzz" Gunderson, liftisto
  • Bill Cobbs kiel Moses, horloĝisto
  • Harry Bugin kiel Aloysius, predelo
  • Bruce Campbell kiel Smitty, ĵurnalisto de Argus
  • John Mahoney kiel Al, estro de Argus
  • Charles Durning kiel Waring Hudsucker
  • Patrick Cranshaw kiel Ancient Sorter
  • Anna Nicole Smith kiel Za-Za
  • Steve Buscemi kiel Danny la kelnero
  • Sam Raimi kiel Hudsucker Brainstormer
  • Jon Polito kiel Mr. Bumstead
  • Peter Gallagher kiel Vic Tenetta
  • Mike Starr kiel ĵurnalisto
  • John Goodman kiel Rockwell ĵurnalisto
  • I.M. Hobson kiel Myron Addison, estrarano

Referencoj

[redakti | redakti fonton]