The Man Who Wasn't There

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Man Who Wasn't There
filmo
Originala titolo The Man Who Wasn't There
Originala lingvo angla lingvo • itala lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro novnigra filmo, filma dramo, krimfilmo
Kameraado Roger Deakins
Reĝisoro(j) Joel Coen
Produktisto(j) Coen brothers
Scenaro Coen brothers
Filmita en Kalifornio • Santa Rosa
Loko de rakonto Kalifornio
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Billy Bob Thornton • Frances McDormand • Michael Badalucco • Richard Jenkins • Scarlett Johansson • Adam Alexi-Malle • Jon Polito • Tony Shalhoub • James Gandolfini • Jack McGee • Lilyan Chauvin • Abraham Benrubi • Brooke Smith • Christopher McDonald • Kenny Hughes • John Michael Higgins • Jennifer Jason Leigh • Max Thayer • Christopher Kriesa • Don Calfa • Gregg Binkley • Alan Fudge • Booth Colman
Produktinta firmao Working Title Films 
Gramercy Pictures 
Good Machine
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

The Man Who Wasn't There (La viro kiu ne estis tie) estas usona trilera filmo neo-noir de 2001 reĝisorita, verkita kaj produktorita de la Fratoj Coen. La filmo estis protagonistigita de Billy Bob Thornton, akompanata de Frances McDormand, James Gandolfini, Michael Badalucco, Tony Shalhoub, Scarlett Johansson, Jon Polito kaj Richard Jenkins. Ĝi estis kunproduktorita sendepende fare de usonaj kaj britaj produktoraj entreprenoj.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Somero 1949 en Santa Rosa (Kalifornio). Ed Crane (Billy Bob Thornton) estas simpla barbiro, edzo de Doris (Frances McDormand), kibrotenistino kun problemoj de alkoholismo. Li estas enua pri sia vivo, rutina kaj malkontentiga. La harfrizejo en kiu li laboras apartenas al Frank (Michael Badalucco), lia bofrato kaj kolego, vera ĉarlatano. Iam, en la frizejo, Ed ekkonas Creighton Tolliver (Jon Polito), negocisto kiu serĉas investiston por disvolvi novan teknologion de seklavado. Ed konvinkiĝas kaj decidas investi. Por akiri monon, Ed ĉantaĝas la estron de sia edzino Doris, militveterano «Big Dave» (James Gandolfini), kadre de kredo, ke Dave amaferas kun lia edzino. Tiel, Ed intencas akiri dek mil dolarojn necesajn por eniri en la negoco.

Dave prenas la monon el sia entrepreno por pagi la ĉantaĝon, sed malkovras la planon kaj batas Tolliver ĝis tiu implikas Ed. Dave kverelas kun Ed kaj klopodas por mortigi lin, sed Ed ponardas lin ĝismorte. Poste, oni malkovras falsaĵojn en la kontoj de la entrepreno kaj la polico arestas Doris pro defraŭdo kaj pro la morto de Dave. Ed dungas Freddy Riedenschneider (Tony Shalhoub), multekosta kaj prestiĝa advokato el Sakramento, kiu venas al la urbo kaj gastiĝas en la plej bona kaj multekosta hotelo. Por pagi tion, Frank devis hipoteki la harfrizejon. Sed Doris pendumas sin antaŭ la juĝo. Poste oni ekkonas, ke ŝi estas graveda tiam — kvankam ŝi de jaroj ne amoris kun Ed—. Riedenschneider foriras kaj Frank — ege ŝuldanta — ekdrinkas multe.

Ed vizitas regule Rachel «Birdy» Abundas (Scarlett Johansson), la adoleska filino de Walter (Richard Jenkins), advokato konata de Ed, por aŭdi ŝin ludantan pianon. Li imagas sin helpanta ŝin sekvi muzikan karieron kiel ŝia reprezentanto. Sed muzikprofesoro diras al li, ke Birdy ne havas talenton. Ŝoforante revene el la vizito al la profesoro, Birdy klopodas fari al Ed midzon, kio rezultas en aŭtakcidento. Kiam Ed vekiĝas en la hospitalo, du policanoj komunikaj al li, ke li estas arestita pro murdo. La kadavron de Tolliver oni trovis en lago kun la investokontrakto de Ed. La polico kredas, ke Ed devigis Doris preni la monon de la entrepreno por la investado kaj poste murdis Tolliver por ke tiu ne malkaŝu la devenon de la mono. Ed estas juĝita kaj hipotekas sian domon por redungi Riedenschneider. Tamen lia mono elĉerpiĝas kaj la juĝo rezultas en mortokondamno.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj kaj geaktoroj[redakti | redakti fonton]

  • Billy Bob Thornton kiel Ed Crane
  • Frances McDormand kiel Doris Crane
  • Michael Badalucco kiel Frank Raffo
  • James Gandolfini kiel «Big Dave» Brewster
  • Katherine Borowitz kiel Ann Nirdlinger Brewster
  • Jon Polito kiel Creighton Tolliver
  • Scarlett Johansson kiel Rachel «Birdy» Abundas
  • Richard Jenkins kiel Walter Abundas
  • Tony Shalhoub kiel Freddy Riedenschneider
  • Christopher Kriesa kiel Oficiro Persky
  • Brian Haley kiel Oficiro Pete Krebs
  • Jack McGee kiel privata esploristo Burns
  • Gregg Binkley kiel The New Man
  • Alan Fudge kiel Dro. Diedrickson
  • Lilyan Chauvin kiel Mediumo
  • Adam Alexi-Malle kiel Jacques Carcanogues
  • Brooke Smith kiel Prizonulino
  • Christopher McDonald kiel Vendisto de makadamo
  • Jennifer Jason Leigh kiel Prizonulino

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nathan, Ian (17a de septembro 2012). Masters of Cinema: Ethan and Joel Coen (en angla). Londono: Phaidon Press. ISBN 978-2866429034. p. 60.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]