The Revolution Will Not Be Televised

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Revolution Will Not Be Televised
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1971
Ĝenro protestkanto
vdr

"The Revolution Will Not Be Televised" ("La revolucio ne estos televidigita") estas poemo kaj kanzono de Gil Scott-Heron. Scott-Heron unue registris ĝin por sia albumo el 1970, Small Talk at 125th and Lenox, en kiu li recitis la tekston akomponita per kongatamburoj kaj bongotamburoj. Reregistrita versio, kun plena bando, estis la B-flanko de la unua unuopaĵo de Scott-Heron, "Home Is Where the Hatred Is", el lia albumo Pieces of a Man (1971). Ĝi estis inkludita ankaŭ en lia kompilaĵo, The Revolution Will Not Be Televised (1974). Ĉiuj tiuj albumoj kaj albumetoj estis eldonitaj de la sondiska eldonejo Flying Dutchman Productions.

La titolo de la kanzono originale estis populara slogano en la negrapotencaj movadoj de la 1960-aj jaroj en Usono.[1] Ĝia teksto aŭ mencias aŭ aludas diversajn televidajn seriojn, reklamajn devizojn kaj ikonojn de amuzado kaj aktualaĵoj, kiuj servas kiel ekzemploj pri kio "la revolucio ne" estos aŭ faros.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]