Gil Scott-Heron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gil Scott-Heron en 1986

Gilbert "Gil" SCOTT-HERON (naskiĝis la 1-an de aprilo 1949, mortis la 27-an de majo 2011)[1] estis Afrik-usona soula kaj ĵaza poeto,[2][3] muzikisto, kaj verkisto, konata plejparte pro siaj verkoj kiel prezentisto en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Liaj kunlaboraj verkoj kun la muzikisto Brian Jackson prezentis kunfandon de ĵazo, bluso, kaj soulo, kune kun teksto, kiu temis pri sociaj kaj politikaj aferoj de la tempo, liverita per la repaj kaj melismaj voĉaj stiloj de Scott-Heron. Lia propra termino por si estis "blusologiisto,"[4] kiun li difinis kiel "sciencisto, kiu studas la kaŭzojn de la bluso."[5][6] Lia muziko, ĉefe en Pieces of a Man kaj Winter in America en la fruaj 1970-aj jaroj, influis kaj helpis krei postajn afrik-usonajn muzikajn ĝenron, kiaj hiphopo kaj novsoulo.

Scott-Heron restis aktiva ĝis sia morto, kaj en 2010 eldonis sian unuan novan albumon post 16 jaroj, kun la titolo I'm New Here. Memoraĵo, kiun li prilaboris dum jaroj ĝis la tempo de sia morto, The Last Holiday, eldoniĝis post lia morto en januaro 2012.[7][8]

Lia registrita verkaro ricevis multan kritikan aklamadon, precipe unu el liaj plej bone konataj komponaĵoj, "The Revolution Will Not Be Televised" ("la revolucio ne estos televidigita").[9] Gil Scott-Heron ricevis la premion Grammy Lifetime Achievement Award en 2012. Li ankaŭ estas eminente inkludata en la ekspozicioj ĉe la Nacia Muzeo de Afrik-usonaj Historio kaj Kulturo, kiu oficiale malfermiĝis la 24-an de septembro 2016, kaj en publikaĵo ĝia, Dream a World Anew.[10]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Daoud Tyler-Ameen, "Gil Scott-Heron, Poet And Musician, Has Died", NPR.org, 27-a de majo 2011.
  2. Kot, Greg (26-a de majo 2011). "Turn It Up: Gil Scott-Heron, soul poet, dead at 62". Chicago Tribune. Alirita la 6-an de junio 2011.
  3. Preston, Rohan B (20-a de septembro 1994). "Scott-heron's Jazz Poetry Rich In Soul". Chicago Tribune. Alirita la 6-an de junio 2011.
  4. Ben Sisario, "Gil Scott-Heron, Voice of Black Protest Culture, Dies at 62", The New York Times (28-a de majo 2011). Alirita la 29-an de majo 2011.
  5. En la Black Wax Club en Vaŝingtono, D.C. en 1982, Scott-Heron priskribis la verkistojn de la harlema renesanco Langston Hughes, Sterling Brown, Jean Toomer, Countee Cullen kaj Claude McKay kiel inter tiuj, kiuj "uzis la bluson kiel poezian formon" en la 1920-aj jaroj kaj "pliprecizigis" ĝin al "rimarkinda artformo."
  6. Gil Scott-Heron en prezento de 1982 kun Amnesia Express ĉe Black Wax Club, Vaŝingtono, D.C. Black Wax (DVD). Direktoro Robert Mugge.
  7. Garner, Dwight, "'The Last Holiday: A Memoir' by Gil Scott-Heron - Review", The New York Times, 9-a de januaro 2012.
  8. Scott-Heron, Gil, "How Gil Scott-Heron and Stevie Wonder set up Martin Luther King Day", The Guardian, 8-a de januaro 2012.
  9. Azpiri, Jon. Review: Pieces of a Man, AllMusic. Alirita la 31-an de julio 2009.
  10. gilscottherononline.com