The Spectator

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Spectator

emblemo

revuo
Ĝenro ĝenerala
Periodeco ĉiusemajna

Lando Britio
Urbo Londono
Establodato 1828
Fondinto(j) Robert Stephen Rintoul vd
Posedata de Robert Stephen Rintoul • Meredith Townsend • Richard Holt Hutton • John Strachey • Evelyn Wrench • Ian Gilmour, Baron Gilmour of Craigmillar • Harold Creighton • Henry Keswick • Fairfax Media vd
Lingvoj

angla

ISSN -

Retejo https://www.spectator.co.uk/
vdr

The Spectator (La Spektanto) estas ĉiusemajna brita informa revuo koncentranta pri politiko, kulturo kaj nunaj aferoj [1]. Ĝi estis unue eldonita en julio 1828 [2], faranta ĝin la plej malnova plufunkcianta ĉiusemajna revuo en la mondo [3].

Ĝi estas posedata fare de Davido kaj Frederick Barclay kiuj ankaŭ posedas la The Daily Telegraph tra la holdingo Press Holdings. Ĝia redakcia perspektivo ĝenerale apogas la Konservativan Partion, kvankam li havas kelkajn regulajn kontribuantojn ekster tia difino, kiel ekzemple Frank Field, Rod Liddle kaj Martin Bright. La revuo ankaŭ recenzas librojn, muzikon, operon, kaj inkludas filmo- kaj televidrecenzojn.

Redakcia pozicio ĉe The Spectator estis ofte pozicio sur la vojo al gravaj nomumoj en la Konservativa Partio de Britio. Inter la iamaj redaktistoj de la revuo, oni povas nomi Boris Johnson (1999-2005) kaj aliajn iamajn kabinetmembrojn kiel ekzemple Ian McLeod, Ian Gilmore kaj Nigel Lawson.

En 2008, la revuo havis eldonkvanton de 77,146 laŭ ABC.

Malfrue en 2008 Spectator Australia estis lanĉita. Ĝi inkluzivas 12 paĝojn de "unika aŭstralia enhavo" (inkluzive de aparta redakcia paĝo) krom la plena enhavo de la brita-eldono.

Komence de 2018, la United States Spectator (Usona Spektanto) estis lanĉita kiel retejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About | The Spectator (en-US). Arkivita el la originalo je 27 July 2018. Alirita 16 November 2017.
  2. "The First Number of The SPECTATOR", The Times, 5 July 1828, paĝo 4, column D.
  3. Why The Spectator is the world's oldest weekly magazine. The Spectator.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]