Le Locataire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el The Tenant)
Le Locataire
filmo
Originala titolo Le Locataire
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 24 maj. 1976, 26 maj. 1976, 11 jun. 1976, 20 jun. 1976, 20 aŭg. 1976, 8 okt. 1976, 7 nov. 1976, 11 nov. 1976, 14 mar. 1977, 25 mar. 1977, 16 apr. 1977, 2 maj. 1977, 18 aŭg. 1977, 8 sep. 1977, oktobro 1977, 6 okt. 1977
Ĝenro horora filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko, filma dramo
Kameraado Sven Nykvist
Reĝisoro(j) Roman Polański
Produktisto(j) Hercules Bellville
Scenaro Roman Polański • Gérard Brach
Filmita en Parizo
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Isabelle Adjani • Melvyn Douglas • Jo Van Fleet • Bernard Fresson • Lila Kedrova • Claude Dauphin • Shelley Winters • Roman Polański • Rufus • Jacques Monod • Michel Blanc • Josiane Balasko • Eva Ionesco • Claude Piéplu • Patrice Alexsandre • Gérard Jugnot • Héléna Manson • Albert Delpy • Bernard-Pierre Donnadieu • Florence Blot • André Penvern • Jacques Rosny • Jean-Pierre Bagot • François Viaur • Romain Bouteille • Louba Guertchikoff • Maïté Nahyr
IMDb
vdr

Le Locataire [lelokaTE] estas franca drama filmo de 1976, reĝisorita de Roman Polanski. En la filmo stelulas Polanski mem, Isabelle Adjani, Melvyn Douglas kaj Shelley Winters. La filmon oni bazis sur la verko Le Locataire chimérique de Roland Topor, publikigita en 1964 ĉe Buchet/Chastel.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Trelkovsky, timida kaj silentema viro, vizitas disponeblan loĝejon por lupreni ĝin. Dum la vizito, la pordistino rakontas al li, ke Simone Choule, iama luprenantino, volis memmortigi sin sen videbla tialo, ĵetante sin el la fenestro de la loĝejo. Post la morto de tiu iama luprenantino, li translokiĝas tien. La diversaj loĝantoj aspektas tute trankvilaj kaj zorgemaj pri la respekteco de la loĝejaro. Li iĝas iom post iom paranoja kaj ekimagas, ke ĉiuj liaj najbaroj klopodas instigi lin al memmortigo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Roman Polanski : Trelkovsky
  • Isabelle Adjani : Stella
  • Melvyn Douglas : monsieur Zy
  • Shelley Winters : la pordistino
  • Bernard Fresson : Scope
  • Claude Dauphin : la edzo en la akcidento
  • Jo Van Fleet : madame Dioz
  • Rufus : Georges Badar
  • Romain Bouteille : Simon
  • Jacques Monod : la kafejisto
  • Josiane Balasko : la oficistino

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Le Locataire (film) en la franca Vikipedio.