The Times Literary Supplement

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logo de Times Literarary Supplement
Fronto de la TLS de la 28-an de oktobro 1949.

The Times Literary Supplement (aŭ TLS, kiel ĝi aperas sur sia ĉefpaĝo ekde 1969) estas tradicia literatura kritikilo kiu estas ĉiusemajne publikigita en Londono fare de News International, filio de News Corp.

Historio[redakti | redakti fonton]

TLS komencis esti eldonita en 1902 kiel apendico al The Times, sed iĝis aparta publikaĵo en 1914. Multaj konataj verkistoj kontribuis al la semajnĵurnalo, inkluzive de Thomas Stearns Eliot, Henry James kaj Virginia Woolf, sed literaturaj recenzoj estis ĝenerale anonimaj ĝis 1974. Verkisto kaj kritikisto Martin Amis estis frukariera redaktisto. La poemo Aubade de Philip Larkin unue aperis en TLS en la Kristnaska numero de 1977. Dum multaj jaroj, la TLS estis konsiderita unu el la plej gravaj ĵurnaloj por literaturrecenzoj.

TLS laboras proksime kun The Times; ĝia reta versio estas gastigita en la retejo de Times, kaj ĝiaj redakcioj situas en The Times Building, Pennington Street, Londono. Ĝia nuna redaktisto estas Peter Stothard, la antaŭa redaktisto de The Times. Li anstataŭigis Ferdinand Mount, kiu tenis la pozicion ĝis 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]