The White Stripes

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The White Stripes
Persona informo
TTT
Retejo http://www.whitestripes.com
vdr

The White Stripes (trad. La blankaj strioj) estis usona rok-dueto el Detroit formita en 1997. La grupo konsistis el Jack White (kantoverkisto, ĉefkantisto, gitaro, piano, kaj basgitaro) kaj Meg White (drumoj, perkutado kaj kantistino, iom duarange). Ili estis grava grupo de la sendependa roko kaj de la revivigo de garaĝa roko de la 2000-aj jaroj.

Starte en la finaj 1990-aj jaroj, the White Stripes serĉis sukceson ene de la Detroita muziketoso, publikigante ses unuopaĵojn kaj du studialbumojn, nome samtitola debutalbumo "The White Stripes" (1999) kaj De Stijl (2000). Ili famiĝis per sia kritiklaŭditaj albumoj White Blood Cells (2001) kaj Elephant (2003), kiuj pelis ilin al la avangardo de la revivigo de la garaĝa roko. La unuopaĵo "Seven Nation Army" iĝis unu el iliaj plej rekoneblaj kantoj. La bando publikigis du pliajn albumojn, nome Get Behind Me Satan (2005) kaj Icky Thump (2007), kaj la turnean filmeton Under Great White Northern Lights (2009), antaŭ dissolviĝi en 2011 post longdaŭra ĉeso el ludado kaj registrado.

The White Stripes improvize por sekvantoj en buso en Winnipeg, Manitobo, en 2007.

The White Stripes uzis alproksimigon al malaltfidelo por verkadi kaj registri. Ilia muziko miksis influojn de garaĝa roko kaj bluso kaj krudan simplecon de komponado, aranĝo kaj ludado. La dueto famis ankaŭ pro sia dezajna estetiko kiu prezentis simplan koloraron de ruĝa, blanka kaj nigra — kiu estis uzita en ĉiu kovrilo de albumo aŭ unuopaĵo kiun ili publikigi — same kiel ĉe la fascinado de la dueto kun la numero tri. Ilia diskaro konsistas el ses studialbumoj, du koncertalbumoj, unu muzikalbumeto (EP), unu koncertfilmo, unu turnefilmo, 26 unuopaĵoj kaj 14 muzikfilmetoj.

Laŭlonge de sia kariero, the White Stripes ricevis plurajn premiojn, inter kiuj Brit el ses nomumoj, ses premiojn Grammy Awards el dekunu nomumoj, kaj ses premioj MTV el dek ok nomumoj. Du el iliaj albumoj estis enmetitaj en la listo de la gazeto Rolling Stone' por la 500 Plej Grandaj Albumoj el Ĉiuj Tempoj, kaj en 2015, la sama publikaĵo nomis ilin la sesa plej Granda Dueto el Ĉiuj Tempoj.

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

  • Jack White – voĉo, gitaroj, klavaroj, piano, basgitaro, perkutado
  • Meg White – drumoj, perkutado, voĉo

Studialbumoj[redakti | redakti fonton]

  • The White Stripes (1999)
  • De Stijl (2000)
  • White Blood Cells (2001)
  • Elephant (2003)
  • Get Behind Me Satan (2005)
  • Icky Thump (2007)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dunn, Brad (2009). When They Were 22: 100 Famous People at the Turning Point in Their Lives. Andrews McMeel Publishing. ISBN 978-0740786815.
  • Handyside, Chris (September 3, 2004). Fell in Love with a Band: The Story of The White Stripes. St. Martin's Griffin. ISBN 0312336187.
  • Sullivan, Denise (2004). The White Stripes: Sweethearts of the Blues. Backbeat Books. ISBN 0-87930-805-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]