Thetford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thetford
urbeto • civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 027  (2016) [+]
Loĝdenso 915 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 25′ N, 0° 44′ O (mapo)52.410.74000000000001Koordinatoj: 52° 25′ N, 0° 44′ O (mapo) [+]
Areo 29,55 km² (2 955 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Thetford (Anglio)
Thetford (Anglio)
DEC
Thetford
Thetford
Situo de Thetford
Thetford (Britio)
Thetford (Britio)
DEC
Thetford
Thetford
Situo de Thetford

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Thetford [+]
vdr
Ter-remparo ĉe Thetford
Ruinoj de la priorejo de Thetford

Thetford estas urbo en Norfolk, Anglio. Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 27 027 loĝantoj sur areo de 29,55 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 915 loĝantoj/km²; Laŭ la censo ĝi enhavis ĉ. 21,600 loĝantojn en 2001.

Ĝi estis loĝata ekde la ferepoko, kaj arkeologoj trovis sanktan boskon. Verŝajne ĝi estis la ĉefloko de Budiko (Boudicca) kiu ribelis kontraŭ la romianoj dum la 1-a jarcento. Dum la anglosaksa epoko ĝi estis la ĉefurbo de reĝoj de East Anglia, kaj sidloko de episkopo.

La normandoj konstruis fortifikaĵon kun la plej alta kastela tumulo de la epoko. Hodiaŭ restas neniuj restaĵoj de la kastelo kiu situis sur la tumulo, sed ankoraŭ videblas ter-remparoj. En 1103 fondiĝis priorejo estrata de Abatejo de Cluny. Dum la 13-a jarcento okazis tie vizio de Sankta Maria. La priorejo enhavis la tombojn de lokaj nobeloj kaj gravuloj sed ĝi detruiĝis kiam Henriko la 8-a (Anglio) aboliciis la monaĥejojn: restas nur ruinoj. La ruinoj kaj apuda drinkejo famas pro supozataj hantaadoj.

Statuo en Thetford de Thomas Paine

Thomas Paine (inter la "fondintaj patroj" de Usono) naskiĝis en Thetford.