Thilo Irmisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thilo Irmisch
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1816 (1816-01-04)
en Sondershausen
Morto 28-an de aprilo 1879 (1879-04-28) (63-jaraĝa)
en Sondershausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo botanikistoverkisto
vdr

Thilo IRMISCH (naskiĝinta la 14-an de januaro 1816 en Sondershausen, mortinta samloke la 28-an de aprilo 1879) estis germana botanikisto kaj regionhistoriisto. En 1851 li edziĝis al Mathilde Auleb el Arnstadt; kun ŝi li havis du filinojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de princuja ĉasisto li studis de 1836 en Halle (Saale) teologion kaj natursciencojn, i.a. ĉe Diederich Franz Leonhard von Schlechtendal. Post prova prediko li memtaksis sin netaŭga por paroĥaj servoj kaj preferis esti privata instruisto (en Teistungenburg). En 1844 li ricevis postenon ĉe la gimnazio de Sondershausen kie li restis ĝisfine (de 1852 li lernejestris, de 1855 li estis profesoro). Vokiĝojn je pli supraj edukaj institucioj aŭ eĉ altlernejoj li ne sekvis pro modesteco.

Lia unua publikigaĵo Der Anorganismus, die Pflanze, das Tier (1842) ankoraŭ estis naturfilozofia, la sekva Systematisches Verzeichnis der in dem unter herrschaftlichem Theile der schwarzburg. Fürstenthümer wildwachsenden phanerogamen Pflanzen (1846) jam estis brila, farite de absoluta fakulo pri la flaŭro de sia patrujo. Post didaktika laboraĵo pri la elekto de lernotaĵoj botanikaj (1849) sekvis Morphologie der monokotylischen Knollen- und Zwiebelgewächse (1850), la unua verko pri la estonta ĉefa esplorkampo de Irmisch, la morfologio de la ĝermo kaj de la subteraj organoj hipkotilo, stolonoj kaj radiko de la angiospermoj. Uzis liajn esplorojn - kiuj jam konsideris la evoluhistorion disde la ĝermado - en la 20-a jarcento Wilhelm Troll kun disĉiploj. Wilhelm Hofmeister, kiu vizitis lin disde Lepsiko en Sonderhausen ricevante kriptogama materialo de li, konvinkis Irmisch verki fakeseon pri la ĝermo-sinsekvo por la manlibro Handbuch der physiologischen Botanik. Ĝin Irmisch neniam publikigis malgraŭ instigegoj fare de Alexander Braun.

Irmisch restis en sia medio; la kortego de Schwarzburg-Sondershausen (Irmisch ankaŭ aktivis kiel edukisto de la tronheredantoj) enpostenigis lin kiel estron de la kabineto pri naturalaĵoj kaj de la arkivo (ekde 1862; en 1874 li nomumiĝis arkiva konsilisto).

De 1864 Irmisch redaktistis ĉe "Regierungs- u. Nachrichtenblatt". Fruktoj de arkiva deĵorado kaj multaj regionhistoriaj engaĝiĝoj estis ankaŭ laboraĵoj pri la historio de botaniko. Tio ĉi lin interesis jam kiam li eldonis inter 1855 kaj 1859 la periodaĵon "Blumenzeitung". La botanika esploro ne neglektiĝis dum regionhistoriaj aktivadoj: vere dirite, la regionhistoriaj atingoj ne tiom elstaris. Sed gravis lia publika eksplikado de hejmaj orkideoj, la kompreno de kreskomanieroj de multaj plantoj kaj la malkovro de multloka ĉeradika ĝermumo.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • honordoktoreco je Rostock (1853)
  • membreco ĉe la societo "Baierische Botanische Gesellschaft (Ratisbono)
  • membreco ĉe "Akademio Leopoldina"

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Btrr. z. Biol. u. Morphol. d. Orchideen, 1853;
  • Btrr. z. vgl. Morphol. d. Pflanzen, 1854-77;
  • Über d. thür. Chron.schreiber P. Jovius u. s. Schrr., 1870;
  • Btrr. z. Schwarzburg. Heimatkde., du volumoj (eldonis G. W. Hallensleben), 1905 s.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Müllerott, Martin, "Irmisch, Thilo". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 10 (1974), p. 183 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]