Saltu al enhavo

Thomas Gresham

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Gresham
Persona informo
Thomas Gresham
Naskiĝo 1-an de januaro 1519 (1519-01-01)
en Londono
Morto 21-an de novembro 1579 (1579-11-21) (60-jaraĝa)
en Londono
Tombo St Helen's Bishopsgate (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater St Paul's School (en) Traduki
Kolegio Gonville kaj Caius Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Richard Gresham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Audrey Lynne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Christian Gresham (en) Traduki, Elizabeth Gresham (en) Traduki kaj Sir John Gresham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne Ferneley (en) Traduki
Anne Dutton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anne Gresham (en) Traduki
 ( Anne Dutton (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
bankisto
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Thomas Gresham, 1544

Siro Thomas GRESHAM (n. ĉe 1519. Londono, Anglio – m. 21-an de novembro 1579, Londono) estis angla komercisto, financisto, fondinto de la Reĝa Borso de Londono (Royal Exchange).

Li studis en la Kembriĝa Universitato, poste iĝis juristo. Li estis reprezentanto de la angla registaro en la Germana ebenaĵo kaj okupiĝis tie pri spionado, kontrabando de militaj materialoj, orstangoj, traktis kun eksterlandaj kredit-donantoj.

La repago de la pruntoj kaj interezoj – akceptita de Anglio – kaŭzis tiom grandan kurso-ŝanĝiĝojn, ke Anglio devis repagi kreskantajn sumojn. Gresham - por influi, moderigi la ŝanĝiĝojn – intervenis en la valutan merkaton. Li perceptis, ke la ŝtatoj havas la potencon influi la valutajn kursojn kaj proponis fondon de valuto-ekvilibrigan bazon.

Li proponis al la brita reĝino, Elizabeto la 1-a, ellason de nova mono, ĉar ŝia patro ellasis monon el malpli valora metalo, tiel la mono malboniĝis. Tiel oni ligas la financa principo, - Gresham-leĝo -, kies esenco estas, ke la „malbona mono elpremas la bonan”.

Li volis fondi ejon, kie la bankisto, valut-komercistoj, povas komforte kunveni, tiel li konstruigis la Royal Exchange (1566–68), kiun oni nomis komence „Bourse” (Borso), la nuna nomo venas el 1571, per reĝa proklamo.